Kappel-Grafenhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kappel-Grafenhausen
Blazono
Kappel-Grafenhausen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Ortenau
Urborajtoj
Koordinatoj 48°17′32″N 07°44′29″O  /  48.29222°N, 7.74139°O / 48.29222; 7.74139 (Kappel-Grafenhausen)
Alto super la marnivelo 163 m
Areo 25,72 km²
Loĝantaro 4731 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 07822
Poŝtkodo 77966
Aŭtomobila kodo OG
Oficiala kodo 08317152
Komunumestro Armin Klausmann
Adreso de la administrejo Rathausstraße 2
Komunuma retejo www.kappel-grafenhausen.de
v  d  r
Information icon.svg

Kappel-Grafenhausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2011 la komunumo havis 4746 loĝantojn. Per pramo super la rivero Rejno Kappel-Grafenhausen estas ligata al la komunumo Rhinau de Francio.

Natura parko Taubergießen[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta parto de la komunuma teritorio, proksime de la Rejno, al Kappel-Grafenhausen apartenas parto de la natura parko Taubergießen, apudrivera herbejaro tuj oriente de la nun kanaligita riverego Rejno: la ekologie protektita natura parko estas nur la centra parto de grandega ĉerivera arbaro, kiu en tempo de alta akvonivelo estas inundata.

infanoj dum kanuado tra la natura parko kun pluraj esperantistoj en 2012

Ĝi gastigas la tipajn plantojn kaj bestojn de ĉeriveraj arbaroj, aparte akvobirdojn kiel anasoj kaj cignoj, kaj aldone iujn dumtage pasantajn homojn, kiuj komforte en tradiciaj lignaj boatoj estas navigataj tra la malsekejoj, aŭ sporte en propramane alportitaj kanuoj kaj kajakoj malkovras ilin. Krome vasta reto da vojetoj ankaŭ ebligas al migrantoj kaj biciklantoj voji tra ĝi. La areo en 1979 iĝis ekologie protektata, kaj estas inter la plej grandaj tiaj areoj en la sudokcidento de Germanio.