Kapreolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapreolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Odocoilinae
Genro: Capreolus
Gray, 1821
Capreolus capreolus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kapreolo (Capreolus capreolus) estas svelta bestospecio el la cervedoj. Ĝia kapo estas mallonga, obtuze finiĝanta; la oreloj estas mezgrandaj, la okuloj grandaj, larmosako estas eta, la kolo longa, la korpotrunko forta, kruroj altaj kaj maldikaj. La hufoj estas malgrandaj, pintaj. La kornara bazo estas larĝa; ĉiu kornaro havas nur du branĉojn estantajn fortaj, raspaj. Nur viraj kapreoloj havas kornarojn. En la unua jaro la karpeolo havas nur senbranĉajn ostajn kornojn, en la dua jaro aperas ioma disiĝo en al korno, sed nur en la tria jaro aperas la perfekta, kutima kornaro. La vira kapreolo deĵetas siajn kornarojn en oktobronovembro, la novaj elkreskas en marto.

Tiu palearktisa specio estas disvastiĝinta en preskaŭ tuta Eŭropo kaj grandparto de Azio. Ĝi vivas ĝis 2400 m en la montaroj.

Ĝi vivas en falfoliaj arbaroj, sed ankaŭ en arbustaro inter agroj, paŝtejoj, herbejoj. Ĉiu kapreola individuo havas sian teritorion. Ili vivas somere ĉefe sola, sed vintre formas grupojn, kiujn gvidas ĉiam la plej maljuna kapreolino.

Kapreolido kun blankaj makuloj.

La pariĝa periodo daŭras de julio ĝis komenco de septembro, sed tion sekvas posta seksarda periodo de fine de septembro ĝis oktobro.

La kapreolino naskas en majo-junio unu aŭ du, malofte eĉ tri, makulitajn idojn. La kapreolidoj restas 10 monatojn en la familio, poste disiĝas, kaj en la 14-a monata iĝas sekse maturaj.

Ili manĝas vegetaĵojn, plantojn, ŝosojn, fruktojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj