Kapriĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kapriĉo (itale capriccio, plurale capricci) laŭ PIV estas "mallonga, kaprica muzikaĵo", aŭ alivorte klasika muzikaĵo relative libera en formo kaj de viveca karaktero. La tipa kapriĉo havas rapidan, intensan kaj ofte virtuozan karakteron.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto etimologie venas de la vorto "kaprico", subita nekonstanta, neantaŭvidebla kaj senmotiva volo, kaj baze de la vorto "kapro", ĉar al tiuj bestoj oni ofte atribuas tiajn subitajn voloŝanĝojn.

Aplikoj de la vorto[redakti | redakti fonton]

La termino dum la jarcento aplikiĝis al gamo da verkoj: Dum la baroka epoko ĝi ofte uziĝis por mallongaj klavarinstrumentaj muzikaĵoj (ekzemple, fare de Girolamo Frescobaldi, kaj Johann Sebastian Bach finis sian partituron en tonalo C minora por klavarinstrumento BWV 826 per kapriĉo kiu malgraŭ la titolo estas densa kontrapunkta muzikaĵo zorge kaj metode esploranta sian vivan, preskaŭ humuran, temon). Niccolò Paganini uzis la titolon por serio de 24 virtuozaj muzikaĵoj por violonaj soloj, Luigi Legnani por serio de 36 virtuozaj muzikaĵoj por gitaraj soloj. Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Nikolaj Rimskij-Korsakov uzis ĝin por orkestraj verkoj (la Capriccio Italien kaj Capriccio espagnol respektive). Johannes Brahms verkis multajn kapriĉojn por piano dum siaj lastaj vivojaroj, kiuj ĉiuj konsideriĝas esti inter la plej nekutimaj kaj trapensataj verkoj el la fina fazo de la epoko de romantika muziko.