Kaprimulgedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaprimulgedoj


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj Caprimulgidae
Vigors 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kaprimulgedoj estas mezgrandaj noktaj birdoj kiuj posedas longajn flugilojn, mallongajn krurojn kaj mallongajn kaj larĝajn bekojn kaj kiuj kutime nestas surgrunde. Krom la termino kaprimulgoj, por tiu familio oni uzas ankaŭ aliajn nomojn kiel almozuloj (ĉar la kanto ŝajnas petoploro) aŭ noktofalkoj (pro ĝia nokta ĉasado), kio estas uzata ĉefe por amerikaj kaprimulgedoj. Kaprimulgedoj estas nomataj laŭ tradicia miskredaĵo, ke ili kapablas suĉi lakton el kaprinoj. Tiu miskredaĵo rilatas amerikan legendon (eble de eŭropa deveno) pri mitologia monstro, por kio oni uzas la samajn vortojn kiel por tiuj birdoj, nome en angla goatsucker kaj en hispana chupacabras (ambaŭlingve kaprosuĉisto). Vidu artikolon Chupacabras.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj karakteroj de la membroj de la familio de Kaprimulgedoj estas jenaj:

  • Insektomanĝantoj de mallongaj kruroj, longa vosto kaj aspekto de cirkuo, kun grandaj okuloj kaj malgranda beko kun granda buŝaperturo.
  • Kamufla plumaro, griza, bruna, ruĝeca kaj nigro, ofte kun blankaj makuloj en kapo, flugiloj kaj vosto, pli rimarkinde en maskloj.
  • Ili estas aktivaj ĉefe krepuske.
  • La nesto estas nur malprofonda fendo gratita engrunde.
  • Ili kutimas demeti unu aŭ du ovojn, blankajn aŭ helbrunajn, ĝenerale makulitaj, kamuflaj, karaktero tre utila pro la metodo reproduktiĝi.
  • Kovado daŭras el 17 al 20 tagojn kaj la idoj restas neste dum 20 pliaj tagoj, pli malpli.

Oni priskribis 89 speciojn de la familia Kaprimulgedoj, ene de kiu troviĝas 57 specioj de la genro Caprimulgus, 7 de la genro Eurostopodus kaj 6 de la genro Chordeiles.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kaprimulgedoj troviĝas ĉie tutmonde. Ili aktivas vespere (ĉefe je la sunsubiro), nokto aŭ frumateno. Ili manĝas tineojn kaj aliajn grandajn insektojn.

Kaprimulgedoj demetas unu aŭ du makulitajn ovojn rekte surgrunde. Kvankam oni diras, ke tiuj birdoj kapablas kaze de danĝero translokigi siajn ovojn aŭ eĉ idojn en la buŝo, tio ne povis esti konfirmita de specifa pristudo.[1][2]

Kamuflo[redakti | redakti fonton]

Ili havas etajn krurojn (neutilaj por marŝado) kaj longajn flugilojn (kiuj permesas akrobatan flugadon). La milda plumaro estas kamufla; tiel ili ŝajnas arboŝelo aŭ parto el la seka foliaro. Kelkaj specioj kuŝas ne tra la branĉoj de la arboj, kiel la plej parto de la birdoj, sed laŭlonge. Tiel ili nevideblas dumtage ĉar aspektas kvazaŭ sekaj branĉoj. Tamen tiu preskaŭ perfekta kamuflado paradokse endanĝerigas kaprimulgojn, ĉar ili laŭinstinkte kiam estas for de ĝia kamufla medio, ekzemple sur ŝoseoj sentas, ke neniu vidas ĝin kaj tiel nenial estas en danĝero. Je ĝia preferata sunsubira horo giaj brilaj okuloj estas videblaj el centoj da metroj kontraŭ la aŭto-lumoj, la ŝoforo povas haltigi la aŭton eĉ je unu metro de la birdo kaj ĝi ne forflugos kvazaŭ neniu povas vidi ĝin. Se oni malfermas la pordoj aŭ oni daŭrigas la vojon ĝi forflugos laŭ ĝia moro. Tamen la plej granda parto de la ŝoforoj ne haltas la aŭtojn kaj multaj birdoj pereas pro ilia fido je kamuflo sen scii, ke ebenega unukolora ŝoseo ne samas al ĝia multkolora bruna medio.

Ordigo[redakti | redakti fonton]

Tradicie tiu kaprimulgeda familio estis dividataj en du subfamilioj: Kordeiledoj, amerikaj Noktofalkoj, kun 9 specioj kaj Kaprimulgoj kun pli ol 70 tutmondaj specioj. Ambaŭ subfamilioj similas, sed kaprimulgoj havas ĉebuŝajn harplumojn, pli longajn bekojn kaj pli mildan plumaron. Malgraŭ la diferencoj inter tiuj du subfamilioj, la lastaj studoj pri DNA pruvis, ke estas pli gravaj diferencoj inter komunaj kaprimulgoj kaj orelkaprimulgoj kiuj formus novan familion Eŭrostopodedoj.

La komuna falenoptiloalmozulo (Phalaenoptilus nuttallii) estas la ununura birdo kiu suferas ian vintro-dormon, ĉar mallertiĝas kaj malvarmiĝas dum semajnoj aŭ monatoj.[3]

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Eksterordinara kazo[redakti | redakti fonton]

Multo el la problemoj ordigi kaprimulgojn devenas de la trokvanto da specioj, la malfacileco vidi ilin, se kamuflitaj, kaj la tutmonda disiĝo tra tutmondaj tropikaj zonoj.

Eksterordinara kazo estas tiu de la Neĉisara kaprimulgo (Caprimulgus solala), neniam vidita antaŭ la fino de la 20-a jarcento kaj nomita neĉisara ĉar oni trovis en tiu Etiopiaetiopa regiono en la antaŭa parto de kamiono nur unu ties flugilon. La posta analizado de tiu flugilo pruvis, ke tiu kaprimulgo estas pli longa je kelkaj cm ol la aliaj kaprimulgoj.

Kvankam relative ofte aperas novaj birdaj specioj (46 dum la 1980-aj jaroj laŭ BirdLife International [Porbirda internacia asocio]) tute malofte oni povas trovi novan birdan speciojn per nur unu flugilo. En la 1930-aj jaroj oni priskribis la kongan pavon nur per kelkaj plumoj trovitaj kiel ornamo en ĉasista ĉapelo.

La tuta genraro[redakti | redakti fonton]

Eŭropa kaprimulgo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jackson, H.D. (2007) " A review of the evidence for the translocation of eggs and young by nightjars (Caprimulgidae)" Ostrich - Journal of African Ornithology, 78 (3) 561-572
  2. Jackson, H.D. (1985) "Commentary and Observations on the Alleged Transportation of Eggs and Young by Caprimulgids". Wilson Bulletin 97 (3) 381-385 [1] Arkivigite je 2009-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Lane JE, Brigham RM, Swanson DL. (2004) "Daily torpor in free-ranging whip-poor-wills (Caprimulgus vociferus)." Physiological and Biochemical Zoology 77 (2):297-304
  4. Atlantikaj sekaj arbaroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]