Kaprimulgoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kaprimulgoj
Grandvosta kaprimulgo
Grandvosta kaprimulgo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj Caprimulgidae
Genro: Caprimulgus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kaprimulgoj estas la birdoj de la genro Caprimulgus, tio estas granda (multnombraj specioj) kaj tre disvastigita genro de kaprimulgedoj. La nomo devenas el la Latina por kaprinsuĉistoj, baze sur la malnova miskredo, ke la Eŭropa kaprimulgo povas suĉi lakton el kaprinoj. La sama termino Kaprimulgoj povas utili unue por aludi la individuojn de la Eŭropa kaprimulgo, due nur la membrojn de la genro Caprimulgus (kiel en tiu artikolo), trie ankaŭ la membrojn de aliaj samsubfamiliaj genroj ene de la subfamilio de Caprimulginae aŭ eĉ kvare la membrojn de la tuta familio de Kaprimulgedoj, do inklude la membrojn de la subfamilio Chordeilinae. Pli malprecize estus kvina ŝtupo inkludante ankaŭ la membrojn de la aliaj familioj ene de la ordo de Kaprimulgoformaj birdoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La kaprimulgoj de la genro Caprimulgus troviĝas ĉirkaŭ la tuta mondo, kaj kiel aliaj kaprimulgedoj ovodemetas surgrunde sen nesto. Ili estas pli aktivaj malfruvespere kaj frumatene aŭ nokte kaj manĝas ĉefe tineojn kaj aliajn grandajn flugantajn insektojn. Kelkaj specioj, malkutime ĉe birdoj, ripozas laŭlonge de branĉo, anstataŭ laŭlarĝe, kio helpas la kamuflon dumtage. Mezvarmaj specioj estas tre migrantaj, kaj vintras en tropikoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plej parto havas etajn piedojn, malutilaj por piediri, kaj ties milda plumaro estas tre kamufla kaj aspektas kvazaŭ arboŝelo aŭ seka foliaro. Ili estas mezgrandaj kaj noktaj birdoj de longaj pintaj flugiloj, mallongaj kruroj kaj mallongaj bekoj. Ili havas longajn bridajn haregplumojn. Multaj havas ripeteman kaj ofte mekanikajn kantojn.

Kamuflo[redakti | redakti fonton]

Ili havas etajn krurojn (neutilaj por marŝado) kaj longajn flugilojn (kiuj permesas akrobatan flugadon). La milda plumaro estas kamufla. Kelkaj specioj kuŝas ne tra la branĉoj de la arboj, kiel la plej parto de la birdoj, sed laŭlonge. Tiel ili nevideblas dumtage ĉar aspektas kvazaŭ sekaj branĉoj. Tamen tiu preskaŭ perfekta kamuflado paradokse endanĝerigas kaprimulgojn, ĉar ili laŭinstinkte kiam estas for de ĝia kamufla medio, ekzemple sur ŝoseoj, sentas, ke neniu vidas ĝin kaj tiel nenial estas en danĝero. Je ĝia preferata sunsubira horo giaj brilaj okuloj estas videblaj el centoj da metroj kontraŭ la aŭto-lumoj, la ŝoforo povas haltigi la aŭton eĉ je unu metro de la birdo kaj ĝi ne forflugos kvazaŭ neniu povas vidi ĝin. Se oni malfermas la pordoj aŭ oni daŭrigas la vojon ĝi forflugos laŭ ĝia moro. Tamen la plej granda parto de la ŝoforoj ne haltas la aŭtojn kaj multaj birdoj pereas pro ilia fido je kamuflo sen scii, ke ebenega unukolora ŝoseo ne samas al ĝia multkolora bruna medio.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

La tuta speciaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]