Kapriola kapro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kapriola kapro (portugallingve Cabra cabriola) estas monstro de portugala [1] kaj brazila [2] folkloro, ĉefe konata en Pernambuko kaj Paraibo.

Laŭ legendo, ĝi estas malbonodora monstra kapro kiu elmetas fajron per buŝo kaj atakis infanojn kiuj promenis sole post krepusko. Ĝi ankaŭ enirus domojn por trovi petolajn infanojn por manĝi kantante:

Mi estas la kapriola kapro
Kiu manĝas la infanojn po paroj
Kaj mi ankaŭ manĝos vin
Kiel malgrandajn porkidojn

Se la infanoj estas obeema, la monstro ne eniras hejmon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazeta de Lisboa,1824. Issues 153-309 pg 931
  2. [Cascudo, Camara.Literatura oral no Brasil pg 173]