Kapsiketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajaj kapsiketoj
Kapsiketoj diverse maturaj

Kapsiketo estas malgrandaj kaj kutime tre akraj kapsikoj. Malsame al pli grandaj kaj pli mildaj variaĵoj de kapsiko, ili estas uzataj kiel spico kaj ne kiel legomo.

Oni multe uzas kapsiketojn en la meksika kaj sud-usona kuirarto, ekzemple en la tutmonde famiĝinta plado kapsiketa viandaĵo. Ĝi ankaŭ estas uzata multe en sud-aziaj kaj sud-orient-aziaj landoj, kiel Barato, Tajujo kaj Indonezio.

Oni uzas kapsiketojn por fari kapsiketan saŭcon kaj akran paprikon.