Kaptokablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
F/A-18E „kaptas“ per kaptohokoj la kaptokablon
F/A-18E en kaptokablo post alferdekiĝo

Kaptokablo estas kablaj kaptiloj, por haltigi aviadilojn sur kurta distanco. Oni uzas tiun sistemon ĉe aviadilaj ŝipoj kun sistemoj CATOBAR (Catapult Assisted Take Off But Arrested Recovery= katapulta deiĝo, kapta aliĝo) kaj STOBAR (Short Take Off But Arrested Recovery=etvoja deiĝo, kapta aliĝo) same sur militistaj aviaj dromoj kiel akuta landiga sistemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kaptokablan teknikon inventis Hugh Robinson kaj estis uzata fare de Eugene Ely dum lia unua algrundiĝo sur ŝipo USS Pennsylvania, la 18-an de januaro 1911. Tiu frua sistemo uzis kablojn tra pulioj, finiĝintaj en pezoj, keil sablosako.

La unua uzo de pli moderna kaptokabla tekniko okazis sur brita aviadila ŝipo HMS Courageous en junio de 1931. Ekde tiam, oni ekipis ĉiujn aviadilajn ŝipojn per tiu tekniko.

Moderna uzo[redakti | redakti fonton]

La modernaj aviadilaj ŝipoj uzas ĝis 4 kablojn, larĝajn 12 m kaj ligitaj al hidraŭla sistemo, agordata al alvenanta aviadilo. La alevnanta aviadilo eligas kaptohokon, kiu kroĉas la ŝipajn kablojn.

La katokablo bremsas en 2 sek. 30 tunojn peza aviadilo, de 240 km/h je 0 km/h − tiam la aviadilo ankoraŭ rulas 96 m. Surbaze de la enorma streĉo je la kablo, la kaptokablo estas uzata je maks. 100 alferdekiĝoj. La tuta kaptosistemo estas kalibrita je vivdaŭro de 54.000 alferdekiĝoj.

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

En 2005, dum alveno de F/A-18F SuperHornet, disiĝis la kaptokablo kaj vundis kelkajn dekajn helpistojn.