Kaptuko
El Vikipedio
Kaptuko estas triangula aŭ al triangulo faldita teksaĵo, per kiu oni (plej ofte virinoj) kovras la kapon. Oni povas ĝin diversmaniere porti kaj fiksi sur la kapo. Ĝi estas portata pro klimato, higieno (kuirejo, hospitalo), modo, tradicio, religio, kulturo.
La kaptuko povas esti el diversaj teksaĵoj, diverse ornamita.
Historio [redakti]
Laŭ la Biblio, la junulinoj havu nekovratan kapon, dum virinoj ekde la edziĝfesto portu kaptukon. La portado de kaptuko iĝis kutima en ĉiu socia tavolo de la kristana kulturmondo.
La porton de kaptuko malpermesis – kiel religian vestaĵon - en Turkio la unua prezidento de la Turka Respubliko, Mustafa Kemal.
La kapotuko por virinoj estas deviga en Saŭdi-Arabio kaj en Irano (2008).