Kapuĉa montotukano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapuĉa montotukano
Kapuĉa montotukano
Kapuĉa montotukano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Andigena
Specio: A. cucullata
Andigena cucullata
(Gould, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kapuĉa montotukano (Andigena cucullata) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo Andigena cucullata signifas “devena de Andoj” pro la genro Andigena, tio estas montotukanoj, kaj “kunkapuĉa”, kio kongruas kun la specifa nomigo kiu vere markas unu el la plej karaktera eco, sed ne unika en la genro, ĉar ankaŭ la aliaj membroj de la montotukanoj montras similajn kolorojn en la kapo aŭ almenaŭ en la krono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio 40 al 45 cm longa kaj 285 al 370 g peza (la masklo) kaj el 222 al 380 g (la ino). Kiel dirite, tiu ĉi specio montras nigran kapon kie apenaŭ videblas malhelblua ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo kaj kiu havas iom da malhelblua nuanco kiu gradiĝas en gorĝo, brusto kaj ventro al pli kaj pli hela blugrizo. Tamen en malantaŭa kolo (nuko) estas helblua larĝa strio aŭ kolumo. La dorso estas bruneca kaj la flugiloj malhelverdecaj, dum la pugo flaveca (sube ruĝa). Ankaŭ la vosto estas el nigra al malhelblua.

La beko estas ĝenerale flava sed kun nigraj pintoj en ambaŭ makzeloj kaj makuleto ĉe bazo de suba makzelo. La femuroj estas brunaj kaj la kruroj verdecaj.

La ino estas iomete pli malgranda kaj mallongbeka. La junuloj ne havas la helbluan malantaŭkolumon kaj ĝenerale estas iomete malpli bluecaj kaj pli senkoloraj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili troviĝas en norda Bolivio kaj nordorienta Peruo, tio estas pli suda teritorio ol tiu de la Blubrusta tukano. Ties teritorio ne koincidas kun tiuj de la aliaj membroj de la genroj kaj nur kun la verdaj tukanetoj de la genro Aulacorhynchus aŭ malofte kun la Blubrusta montotukano, el kiu tiu ĉi diferenciĝas pro la tute nigra kapo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj andaj arbarmontetoj el 2400 m de altitudo ĝis la limo de arboj je 3300 m, krom malregula vagado tra altitudoj malpli altaj de 2000 m.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Kapuĉa montotukano moviĝas sole, laŭparoj aŭ laŭ etaj familiaj grupoj de ĝis 4 individuoj. Ili estas ne tre komunaj, sed estas facile aŭdeblaj en ties teritorio, ĉar temas pri bruema specio en la pintaro de arboj matene aŭ vespere. Apenaŭ koincidas kun aliaj tukanoj, ĉar tiuj ĉi estas pli altoloĝantoj. Nur kiam ili vagas pli malalte, ili povas koincidi kun la Bluzona tukaneto (Aulacorhynchus coeruleicinctus). Ĉar ili loĝas tiom malproksime, oni ne scias multe pri nutrado, reproduktado aŭ ĝenerala kutimaro de la Kapuĉa montotukano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]