Karád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karád (karAd) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Fonyód. La nomo estas turkdevena, signifanta: nigra.

bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Karád situas inter deklivoj, laŭ flankovojoj. Balatonlelle troviĝas je 16 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1131. Tiam estis tie preĝejo, poste ankaŭ fortikaĵo. En 1695, kiam finiĝis la turka erao, la komunumo prosperis kaj iĝis grava kampurbo ekde 1782. Ĥoleroj okazis en 1831, 1836 kaj en 1855. La urbeto iĝis distriktejo ekde 1850, poste ĝi havis la rangon grandvilaĝo. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fratovilaĝo[redakti | redakti fonton]

Fama nomportanto[redakti | redakti fonton]

  • filmaktorino, kantistino Katalin Karádi