Karabogazgolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karabogazkol)
Karabogazgolo
Karabogazgol elspace, Septembro 1995
Karabogazgol elspace, Septembro 1995
Karabogazgol elspace, Septembro 1995
golfeto [+]

LandoTurkmenio

Supermara alteco33 m sub la marnivelo [+]
Koordinatoj41° 21′ 7″ N, 53° 35′ 43″ O (mapo)41.35193055555653.595230555556Koordinatoj: 41° 21′ 7″ N, 53° 35′ 43″ O (mapo) [+]

Longo193 km (119.92 mi)
Larĝo154 km (95.69 mi)
Averaĝa profundo7 m
Areo18 400 km² (1 840 000 ha) [+]

Karabogazgolo (Turkmenio)
Karabogazgolo (Turkmenio)
DEC
Karabogazgolo
Karabogazgolo
Map
Karabogazgolo
Vikimedia Komunejo:  Kara bogaz gol [+]
vdr
Akvo fluas tra la mallarĝa akvokolo el Kaspia Maro (maldekstre) al Karabogazgol.
Kaspia Maro vidita el orbito. Karabogazgol videblas ĉe orienta bordo de la Maro (dekstre).

Karabogazgolo, alternative KarabogazgolKara-Bogaz-Gol (en turkmena nigra lagokolo) estas neprofunda inundata depresio en la nordokcidenta angulo de Turkmenio. Ĝi formas lagunon ĉe la Kaspia Maro kun surfaca areo de ĉirkaŭ 18 000 km². La akvo profundas ĝis 4–7 m kaj montras grandan sal-entenon de ĝis 34 % (kompare al 3,5 % de la averaĝa marakva saleco).

Ĝi estas separata el la Kaspia Maro mem, kiu kuŝas tuj okcidente, per mallarĝa, rokeca kresteto kiu havas tre mallarĝan malfermejon en la roko tra kiu la akvo el la Kaspia Maro fluas, farante akvofaleton en Karabogazgolon (de tie la nomo de la golfeto – "Forta Lagokolo" en la turkmena – venas). La akvovolumeno de la golfeto fluktuas laŭsezone kun la Kaspia Maro; foje ĝi iĝas granda golfo de la Kaspia Maro, dum aliajn fojojn ties akvonivelo falas draste.

La urbo Karabogaz (iam Bekdaş) kuŝas ĉe la bordo, ĉirkaŭ 50 km norde de la kanalo inter la ĉefa Kaspia baseno kaj la laguno Karabogazgolo. La urbo havas ĉirkaŭ 10,000 loĝantojn.

Karabogazgolo (dekstre) videbla el ponto sur bariero separanta ĝin disde la Kaspia Maro (maldekstre).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

41° 21′ 07″ N 53° 35′ 43″ O / 41.35194 °N, 53.59528 °O / 41.35194; 53.59528 (mapo)