Karakó
El Vikipedio
Karakó estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Celldömölk. Ne tro for estas alia vilaĝo Karakószörcsök.
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 230
- Poŝtkodo: 9547
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°06′58″N 17°11'60″E
Situo[redakti]
La vilaĝo situas laŭ maldekstra bordo de Marcal, inter Veszprém kaj Szombathely laŭ la ĉefvojo.
Historio[redakti]
La komunumo estis trapasejo tra la rivero, tion gardis terfortikaĵo. Baldaŭ la najbaro Jánosháza iĝis pli grava, Karakó ne evoluis.
Vidindaĵoj[redakti]
Vidindaĵoj estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo kaj ruinoj de abatejo.
