Karaktera murdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karakteraĥaraktera murdo (aŭ murdo de personeco, reputacio, renomo, karaktero) estas intenco por kotŝmiri, malfortigi, nigrigi reputacion de iu persono. Tio okazas per (psiĥologia) manipulado, misprezento de faktoj por doni malfavoran bildon pri la atakita persono. Ĝi estas formo de la kalumnio kaj povas esti formo de argumento ad hominem (atako de la persono, ĉar oni ne povas/kapablas ataki la faktojn).

La ĥaraktera murdo povas rezulti en forpelo de la komunumo, familio aŭ organizoj, maldungo en laborejo. La sumiĝo de la personaj damaĝoj povas kulmini en sinmortigo. Se la ĥaraktera murdo okazas pri historia persono, tio povas daŭri jarcentojn (ekz. ekregantaj rivalaj reĝoj ofte mistraktis memoron, agojn de antaŭuloj).

En la praktiko, ĥaraktera murdo povas enteni duoblan parolon, disvastigon de onidiroj, nebulparolo aŭ intenca misinformado.