Karaktro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karaktro estas neologismo de la angla character. Ĝi signifas signon en komputika lingvo.

Signo aŭ karaktro estas ekzemple litero, cifero aŭ interpunkcia signo kiel komo, punkto, ktp.

Pri la elekto inter la du ebloj (ĉu signo aŭ karaktro) estas polemiko.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mankas konvinkaj ekzemploj por pruvi, ke la pli simpla kaj fundamenta vorto "signo" ne sufiĉas. Iuj pretendas, ke karaktro estas la interna prezento de signo (do, kodono; cetere, tiuj samaj personoj kutime emas uzi «diĝito»n kun signifo nedistingebla disde ilia «karaktro»); por aliaj (ekzemple Rüdiger Eichholz) karaktro estas videbla signo. Ni opinias la vorton «karaktro» superflua, malbela kaj malpli produktiva ol signo (komparu la vortojn "karaktraro" — "signaro"); tamen iuj fakuloj ĝin preferas." [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]