Karapapakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karapapak-falkistoj en Naghadeh (Sulduz), Irano ( 1913)

La Karapapakoj (Karapapaĥoj, Garapapagoj, Terekemeoj) (nomataj Nigra Ĉapelo) estas malgranda etno de tjurklingv-parolantaj homoj kiuj plejparte loĝas en Azerbajĝano, Armenio, Kartvelio, en la nordoriento de Turkio proksime de la limo kun Kartvelio kaj Armenio, ĉefe en la provincoj Ardahan (ĉirkaŭ Lagoçıldır), Kars kaj Iğdır, kaj en Irano. La preciza nombro de la karapapakoj tutmonde estas nekonata sed estas kalkulata je cent miloj. Karapapakoj ne estu konfuzita kun karakalpakoj.

Foje referitaj kiel terekemeoj aŭ tarakamaoj (derivado de la vortoj "Turkoman" aŭ "Turkmen", signifanta Oghuzaj tjurkoj), karapapakoj ofte estas identigitaj kiel sub-etna grupo de azeroj, eĉ se en la Brockhaus and Efron Encyclopedic Dictionary ili foje estas listigitaj kiel aparta etno. Teorioj de karapapakoj descendantaj de kumikoj (tujrklingv-parolanta etno en Dagestano) ankaŭ estis prezentitaj de esploristoj kiel Fahrettin Kırzıoğlu kaj Zeki Velidi Togan. La terekemeoj originale loĝis en teritorioj en kio nun estas suda Kartvelio, nordokcidenta Armenio, suda Dagestano, kaj centra kaj nordokcidenta Azerbajĝano, sed preskaŭ ĉiuj migris al la Otomana Imperio kaj Irano post la konkero de Rusio de Suda Kaŭkazio inter 1813 kaj 1828. Ĉi tie oni donis al ili nomon karapapaĥoj ("nigra ĉapelo") fare de la anatolianoj reflektanta la elementon de la terekeme-etna kostumo kiu distingis ilin de la loka loĝantaro.

La vastiĝo de Rusio al Kars (en Orienta Turkio) en 1878 kiel rezulto de la rusa-turka milito (1877-1878) kondukis al kelkaj karapapakaj setlejoj iĝi parto de Rusio denove. Kun la Rusia revolucio de 1917 kaj soveta vastiĝo sude en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, karapapakoj iĝis nova naciecogrupo en Sovetunio. Malfrue en 1930-aj jaroj, Sovetunio ne plu klasifikis karapapakojn kiel apartajn homojn kaj en 1944, ili estis inkluditaj en la amasdeportado de mesĥetaj turkoj de Kartvelio al Centra Azio.

Eĉ se la karapapakoj restintaj en Kaŭkazio plejparte alprenis por si la identecon de mesĥetaj turkoj aŭ azeroj, antaŭ la duono de la 20-a jarcento kaj malgraŭ manko de registrado de karapapakoj en modernaj censoj de la ŝtatoj de Suda Kaŭkazio, nuntempe grupetoj daŭre identigas sin kiel karapapakoj aŭ terekemeoj en la regionoj originale loĝitaj de ili. Karapapakoj ankaŭ estas trovitaj en Centra Azio kie multaj el ili estis deportitaj kune kun la mesĥetaj turkoj en 1944 dum la stalinista translokigo de loĝantaroj. La lasta censo kie karapapakoj estas konsiderataj kiel aparta etno estis la soveta censo de 1926, laŭ kiu ekzistis 6,311 el ili ĝenerale en Suda Kaŭkazio.

Karapapakoj parolas dialekton de la azera lingvo, kiu havas signifan influon de la orientaj anatolaj dialektoj de la turka. La plejmulto de karapapakoj estas sunaismaj islamanoj de la branĉo Hanafismo. Ekzistas ankaŭ dekduimamismo kaj alevoj.

Karapapakoj evoluigis riĉajn tradiciojn de buŝa literaturo konsistante plejparte el aŝikaj kantoj, legendoj kaj popolaj fabeloj. Karapapakaj dancoj estas tre similaj al tiuj de kartveloj kaj azeroj.