Karas-regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la namibia regiono Karaso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Karas (apartigilo).
Karaso
Origina nomo ǁKaras (ĝis 8-a de aŭgusto 2013 Karas)
regiono de Namibio
Administrado
Lando {{{1 Namibio
Estas parto de Namibio
Inkludas 6 balotdistriktoj
Administra centro Keetmanshoop
La plej granda urbo Lüderitz
Fondo-dato 21-a de marto 1990
Politiko
Estro Lucia Basson, (SWAPO)
Demografio
Oficialaj lingvoj afrikansa, nama, oŝivamba
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 61 162
Loĝdenso 0,37 loĝ./km²
Geografio
Areo 161 324 km² (16 132 400 ha)
Maksimuma alto 2 202 m
Karaso sur la mapo de Namibio
Karaso sur la mapo de Namibio
Geografia situo 26° 34′ 0″ S, 18° 8′ 0″ O (mapo)-26.56666666666718.133333333333Koordinatoj: 26° 34′ 0″ S, 18° 8′ 0″ O (mapo) [+]
Karas-regiono (Namibio)
Karas-regiono (Namibio)
DEC
Karas-regiono
Karas-regiono
Situo de Karaso
Hor-zono UTC+1
Kodoj
ISO 3166-2 NA-KA
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Karas-regiono
Pliaj informoj
Lasta baloto 27-a de novembro 2015
Pri maksimuma alto (Schroffenstein)
Areo de dezerto ~ 120 000 km²
vdr

Karas-regiono (Karaso) estas la plej suda el la 13 regionoj de Namibio, kaj krome la plej granda kaj la plej maldense loĝata. La administra centro estas Keetmanshoop, la plej granda Lüderitz.

La nomo devenas de karas, kiu estas en la nama vorto por la Saguja arbo (Aloe dichotoma), tipa por la regiono.

Tipaj turismaj vidindaĵoj estas la fantoma urbo Kolmanskuppe, la Fiŝrivera kanjono kaj la bieno kaj naturmonumento Gariganus.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Geografio de Namibio

Satelita bildo de Fiŝrivera kanjono

Karaso etendiĝas trans la tuta sudo de Namibio, ĝi limas al la najbara enlanda provinco Hardapo (norde), al la Atlantiko (okcidente), al Sudafriko (sude, limo: Oranje-rivero) kaj al Bocvano (oriente).

En sia okcidenta parto ĝi tuŝas la sudan Atlantikon kaj la borda strio estas dominata de „Sperrgebiet“, forbarita diamantejo. En ties vastaj ebenaĵoj kaj dezertaj altebenaĵoj elstaras unuopaj kaj kelkopaj montoj kiel Dikwillem kaj Klinghardtmontoj. Antaŭ la marbordo troviĝas la deko da insuletoj de Pingveninsularo.

Oriente de Sperrgebiet troviĝas la montoj de la Granda ŝtupejo, interalie la Tirasmontoj kaj Hunsmontoj. La Fiŝrivera kanjono en Hunsmontoj estas la dua plej granda kanjono de la mondo kaj nacia monumento de Namibio.

La orienta duono de Karas estas granda baseno kun unuopaj montoj, ekzemple Brukkaros. Parto de Kalaharo-dezerto apartenas al Karas. Sudoriente dominas la Karasmontoj, plej altas monto Schroffenstein (2202 m).

Oranje-rivero estas la tuta suda bordo de Karas, natura limo al Sudafriko.

Karas havas eksterordinaran geologion, kun diamant- kaj mineral-minejoj en Oranjemund kaj Rosh Pinah, krome varmegajn fontojn en Warmbad kaj Ai-Ais.

Administra strukturo[redakti | redakti fonton]

Karas havas ses balotdistriktojn kun entute 69.677 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Fish River Canyon

Karaso posedas bonan infrastrukturon kaj diversecan ekonomion. La haveno de Lüderitz estas la centro de fiŝkapta kaj de ŝipkonstrua industrio, Oranjemund la centro de diamantoj kaj la enlandaj distriktoj posedas fruktodonan agrikulturon, ĉefe en malgrandaj bienoj.

Malgrandaj flughavenoj ekzistas en Keetmanshoop, Lüderitz kaj Oranjemund. Keetmanshoop estas bone ligita al la nacia ŝosea reto. Oni planas, plibonigi la fervojan ligon inter Lüderitz kaj Keetmanshoop por varotransportoj.

Turismo havas potencialon plivastiĝi. Vidindas la fantomurbo Kolmanskuppe, la Fiŝrivera kanjono kaj farmbieno Gariganus, kiu en 1955 estis deklarita kiel naturmonumento.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]