Karato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La karato estas mezurunuo de aŭ la pureco de karaj metaloj (mallongigo: kt), aŭ la maso de gemoj (mallongigo: CD).


  1. Pureco: Unu karato egalas al unu dudekkvarono de pureco, peze. Do, 24-karata oro estas 100% pura oro, 12-karata oro estas 50% oro kunfandigita kun 50% baza metalo, ktp.
  2. Maso:
    La mason de diamantoj oni indikas en karatoj (CD).
    Antaŭe, ĉiu lando havis ĝian propran difinon de karato, kiu egalis proksimume al la pezo de unu karoba semo (la vorto devenas el la greka κεϱάτιον keration - karobo). Ekde 1907, la metra karato de 200 miligramoj estis internacie adoptita.