Karbondioksido en ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzado de karbondioksido en ekonomio estas sufiĉe vasta kaj multeflanka afero. Oni uzas CO2 en diversaj fizikaj statoj.

En gasa stato[redakti | redakti fonton]

En manĝoproduktado[redakti | redakti fonton]

1. Por kreado de inerta bakteriostata kaj fungostata atmosfero (ĉe koncentriteco pli ol 20 %):
— dum prilaborado de vegetaj kaj animalaj produktoj;
— dum pakado de manĝaĵoj kaj medicinaj preparaĵoj por signifa pligrandigo de ties konservotempo;
— dum disverŝado de bieroj, vinoj, sukoj (kiel elpremanta gaso).
2. Dum produktado de senalkoholaj trinkaĵoj kaj mineralakvoj (saturigo).
3. En bierfarado kaj produktado de ŝaŭmvinoj (karbonigo).
4. Produktado de gasakvoj.
5. En vendaŭtomatoj kaj kioskoj por disverŝa vendado de biero, gasakvo kaj aliaj gasigitaj trinkaĵoj.
6. Dum produktado de sukero (defekigo — saturigo).
7. Por longdaŭra konservado de fruktaj kaj legomaj sukoj, en kiuj restas gusto kaj odoro de mosto, danke al saturigo je CO2.
8. Por intensigo de la procezoj de precipitiĝo kaj forigado de tartratoj (saloj de vinacido) el vinoj kaj sukoj (maltartrigo).
9. Por pretigado de trinkebla sensaligita akvo per filtrado. Por saturigo de sensala trinkebla akvo je ionoj de kalcio kaj magnezio.

En produktado, stokado kaj prilaborado de agrikulturaj produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

1. Por pliigi la konservotempon de manĝaĵoj, legomoj kaj fruktoj en reguligebla atmosfero (2-5-oble).
2. Konservado de detranĉitaj floroj dum 20 kaj pli tagoj en la CO2-atmosfero.
3. Konservado de grioj, makaronioj, greno, sekigitaj fruktoj kaj aliaj manĝaĵoj en la CO2-atmosfero por preventi ilian damaĝon fare de insektoj kaj ronĝuloj.
4. Por prilaborado de fruktoj kaj beroj antaŭ ties ekstoko por preventi disvolviĝon de fungaj kaj bakteriaj putriĝoj.
5. Por saturigo sub alta premo de distranĉitaj popece aŭ tutaj legomoj por pliigi ties gustovariecon (“ŝaŭmproduktoj”) kaj plibonigi konservokapablon.
6. Por plibonigo de kresko kaj abundigo de rikoltoj de plantoj en ŝirmita grundo.
7. Produktado de mikroalgoj por brutaro (post saturigo de akvo per CO2 en instalaĵoj por aŭtonoma plantado de agloj, la rapideco de kresko pliiĝas 4-6-oble).
8. Por plialtigo de kvalito de insilaĵo. Enigo de CO2 en plantamason dum insiligado de sukfuraĝoj helpas formadon de kvalita produkto, kun bona kunmetaĵo de organikaj acidoj, pli alta enhavo de karoteno kaj digestebla proteino.
9. Por sendanĝera desinfektado de manĝaĵoj kaj aliaj varoj. Atmosfero, enhavanta pli ol 60 % de CO2 dum 1-10 tagoj (depende de temperaturo) ekstermas ne nur plenkreskajn insektojn, sed ankaŭ iliajn larvojn kaj ovojn. Tiu teknologio estas aplikebla al manĝaĵoj, enhavantaj ĝis 20 % da ligita akvo (greno, rizo, fungoj, sekigitaj fruktoj, kakao, nuksoj, kombinitaj furaĝoj kaj aliaj).
10. Por totala ekstermo de musedaj ronĝuloj per longdaŭra plenigado de tertruoj, deponejoj, kameroj (sufiĉas 30 % da CO2).
11. Por malaerobia pasteŭrizado de furaĝoj, kiel miksaĵo kun akvovaporo ĉe temperaturo ne pli ol 83 0C. Tio anstataŭas granuligon kaj eltruigon, ne postulante grandajn elspezojn de energio.
12. Por eŭtanaziado de birdoj kaj negrandaj brutoj (porkoj, bovidoj, ŝafoj) antaŭ mortigo. Por anasteziado de fiŝoj dum transportado.
13. Por narkotigo de abelaj kaj burdaj reĝinoj celante plirapidigon de ovodemetado.
14. Por saturigo de akvo destinita por kokinoj, kio grave malpliigas malbonan efikon de pli altaj someraj temperaturoj al birdoj, kaj helpas plidikiĝon de la ovŝelo kaj plifortikiĝon de ostaro.
15. Por saturigo de dissolvaĵoj de fungicidoj kaj herbicidoj celanta pli bonan efikon de preparaĵoj. Tio malgrandigas elspezadon de dissolvaĵoj je 20-30 %.

En medicino[redakti | redakti fonton]

1. Kiel stimulaĵo de spirado (en kunmiksaĵo kun oksigeno je koncentriteco 5 %).
2. Por seka gasbanado (je koncentriteco 15-30 %) celanta malaltigon de arteria tensio kaj plibonigo de sangocirkulado.
3. Krioterapio en dermatologio, sekaj kaj akvaj karbondioksidaj banadoj en balneologio, spirmiksaĵoj en kirurgio.

En kemia kaj papera industrioj[redakti | redakti fonton]

1. Por produktado de natria hidroksido, karboamoniaj saloj, plumboblankoj, karbamido, oksikarbonaj acidoj. Por kataliza sintezo de metanolo kaj formaldehido.
2. Por neŭtraligo de alkalaj kloakakvoj. Danke al la efiko de membufrigo de dissolvaĵo, ĝusta reguligo de pH permesos eviti korodon de instalaĵoj kaj kloaktuboj, preventi aperon de venenaj flankproduktoj.
3. Dum produktado de papero por prilaborado de pulpo post plumboblankigo (CO2 je 15 % plialtigas la efikecon de la procezo).
4. Por pligrandigo de produktado kaj plibonigo de fiziko-mekanikaj ecoj kaj de blankigebleco de celulozo ĉe oksigen-natrikaŭstika boligado de lignaĵo.
5. Por purigado de varmointerŝanĝiloj je krusto kaj preventado de ĝia apero (kombinado de hidrodinamika kaj kemia metodoj).

En konstrua kaj aliaj industrioj[redakti | redakti fonton]

1. Por rapida kemia malmoliĝo de fandujoj uzataj dum ŝtala kaj gisfera fandado (provizado de CO2 en fandujojn 20-25-oble plirapidigas ilian malmoliĝon komapre al varma sekigo).
2. Kiel ŝaŭmiga gaso dum produktado de poraj plastoj.
3. Por plifortikigo de fajrorezistaj brikoj.
4. Por veldaj duonaŭtomatoj dum riparado de karoserioj de pasaĝeraj kaj malpezaj aŭtoj, riparado de stirejoj de kamionoj kaj traktoroj, dum elektra veldado de aĵoj el maldikaj ŝtalplataĵoj.
5. Dum farado de velitaj konstruaĵoj per aŭtomata kaj duonaŭtomata elektroveldado en la CO2-atmosfero kiel defendogaso. Kompare al veldado per popeca elektrodo, tio plikomfortigas la laboron, plialtigas produktivecon 2-4-oble, malpliigas 2-oble koston de surfandita metalo kompare al permana arkveldado.
6. Kiel defendogaso en kunmiksaĵoj kun inertaj kaj noblaj gasoj dum aŭtomata veldado kaj tranĉado de metalo, danke al kio suturoj iĝas tre altkvalitaj.
7. Ŝarĝado kaj reŝarĝado de fajroestingiloj, por kontraŭfajra instalaĵaro.
8. Ŝarĝado de balonoj por gasbalona armilo.
9. Kiel gaso-disŝprucigilo en aerosolujoj. 10. Por plenigado de sportaj aĵoj (globoj, pilkoj, ktp).
11. Kiel aktiva medio en medicinaj kaj industriaj laseroj.
12. Por ĝusta kalibrado de iloj.

En elminiga industrio[redakti | redakti fonton]

1. Por malfortikigo de karbonmasivo dum elminigado de ŝtonkarbo en frapodanĝeraj tavoloj.
2. Por okazigo de eksplodigaj laboroj sen apero de fajro.
3. Por plialtigo de efikeco de naftoelminigado danke al aldono de CO2 en naftotavolojn.

En likva stato (malalttemperatura acido)[redakti | redakti fonton]

En manĝoproduktado[redakti | redakti fonton]

1. Por rapida frostigo (ĝis 18 0C sub la nulo kaj malpli) de manĝaĵoj en kontaktaj rapidfrostigaj aparatoj.
2. Por rapida malvarmigo de freŝaj manĝaĵoj (enpakitaj kaj ne) ĝis +2 – +6 0С.
3. Por senŝeligado de beroj per frostigeto.
4. Por kriokonservado de spermo kaj embrioj de la granda korna brutaro kaj porkoj.

En malvarmiga industrio[redakti | redakti fonton]

1. Kiel alternativa fridagento en fridinstalaĵoj.
2. Por altproduktiva pistado de frostigitaj molaj, termoplastaj kaj elastaj manĝaĵoj kaj substancoj.
3. Por elprovado de teknikaj sistemoj ĉe malaltaj temperaturoj.

En metalurgio[redakti | redakti fonton]

1. Por malvarmigado de malfacile prilaboreblaj alojoj dum prilaborado en torniloj.
2. Por aperigo de defenda medio, subpremanta fumon dum elfandado aŭ disverŝado de kupro, nikelo, zinko aŭ plumbo.
3. Dum flavigado de dura kupra drato por kabloj.

En elminiga industrio[redakti | redakti fonton]

1. Kiel malforte brizanta eksplodaĵo — dum elminigado de ŝtonkarbo, ne kaŭzanta flamiĝon de metano aŭ karbopolvo, kaj ne produktanta gasojn.
2. Por preventado de ekbrulo kaj eksplodoj danke al elpremado de aero je CO2 el ujoj kaj minejoj kun eksplodeblaj vaporoj kaj gasoj.

En superkritika stato[redakti | redakti fonton]

En ekstraktado[redakti | redakti fonton]

1. Kaptado de aromsubstancoj el frut-beraj sukoj, produktado de ekstraktoj el plantoj kaj kuracplantoj per likva CO2.
2. Por produktado de valoraj naturaj produktoj, ekstraktoj de spicgustaj substancoj, eteraj oleoj kaj biologie aktivaj substancoj.
3. Por eligo de altpurigitaj eteraj oleoj, interalie el citrusoj.
4. Por forigo de kafeino el teo kaj kafo, de nikotino el tabako.
5. Por forigo de kolesterolo el manĝaĵoj (viando, laktaĵoj kaj ovoj).
6. Por produktado de sengrasigitaj terpomaj ĉipsoj kaj sojaĵoj.
7. Por produktado de altkvalita tabako kun certaj teknologiaj ecoj.
8. Por sekpurigado de vestoj.
9. Por forigo de kombinaĵoj de uranio kaj transuraniaj elementoj el radioaktive poluigitaj grundoj kaj de sur surfacoj de metalaĵoj. Tio kelkcentoble reduktas kvanton de rubaĵakvo kaj malnecesigas uzadon de agresemaj organikaj diluaĵoj.
10. Por ekologie pura teknologio de acidmordado de cirkvittabuloj por mikroelektroniko, sen estiĝo de venenaj likvorubaĵoj.

En frakciado (eligo de likvaĵo el solvaĵo aŭ disdivido de likva kunmiksaĵo)[redakti | redakti fonton]

1. Por rafinado kaj desodorado de oleoj kaj grasoj.
2. Por malpliigo de alkohola enhavo en drinkaĵoj.
3. Por energiŝpara produktado de altpura glicerino.
4. Por energiŝpara produktado de lecetino el soja oleo (kun enhavo de fosfatida kolino ĉirkaŭ 95 %).
5. Por flua purigado de industriaj kloakakvoj je karbondioksidaj poluaĵoj.

En impregnado (enigado de novaj substancoj)[redakti | redakti fonton]

1. Por ekologie pura kolorigo de filamentoj, ŝtofoj kaj teksaj akcesoraĵoj.
2. Por ekologie pura surmetado de koloroj (sur aŭtojn, hejmajn teknikaĵojn ktp).
3. Por homogeniga impregnado de polimeraj strukturaĵoj per kuraciloj, kio kaŭzas konstantan kaj longdaŭran eligadon de kuracilo en organismo.

En teknologiaj procezoj[redakti | redakti fonton]

1. Anstataŭigo de alttemperatura akvovaporo per superkritika CO2 en eltruigaj procezoj, dum prilaborado de grajnosimila krudaĵo.
2. Por produktado de polimeraj kaj grasaj pulvoroj.
3. Por pretigado al sekigo de verdaĵoj kaj fruktoj per forigo de kutikla vaksotavolo helpe de strio de superkritika CO2.

Dum okazigo de kemiaj reakcioj[redakti | redakti fonton]

Superkritika CO2 povas esti uzata kiel inerta medio dum kemiaj reakcioj de polimerigado kaj sintezado. Tio plirapidigas reakcion miloble.

En varmoprocezoj[redakti | redakti fonton]

1. Kiel laborkorpo por modernaj energiaj instalaĵoj.
2. Kiel laborkorpo de gasaj varmopumpiloj, produktantaj alttemperaturan varmon por akvovarmigaj sistemoj.

En malmola stato (seka glacio kaj neĝo)[redakti | redakti fonton]

En manĝoproduktado[redakti | redakti fonton]

1. Por kontakta frostigado de viando kaj fiŝoj.
2. Por kontakta rapidfrostigado de beroj.
3. Vendado de glaciaĵoj kaj malvarmtrinkaĵoj en lokoj senaj je elektroprovizado, kun malvarmigo per seka glacio.
4. Dum stokado, transportado kaj vendado de frostigitaj kaj malvarmigitaj manĝaĵoj.
5. Por malvarmigado de konteneroj antaŭ enŝarĝado de kargo.
6. Dum aviada transportado kiel unua fridagento en izotermaj konteneroj kun aŭtonoma dustupa malvarmiga sistemo (grajnigita seka glacio – freono).

Dum purigado de surfacoj[redakti | redakti fonton]

1. Purigado de detaloj kaj motoroj je poluaĵoj en gasstrio per sekglaciaj granuloj.
2. Purigado de kaŭĉukaj kaj plastaj pregitaĵoj je bravuroj.

Dum konstruado[redakti | redakti fonton]

1. Dum produktado de poraj konstrumaterialoj kun samdimensiaj vezikoj de karbondioksido, egale disaj tra tuta produkto.
2. Por frostigado de grundoj dum konstruado.
3. Por starigado de glaciŝtopiloj en akvotuboj (per ties frostigo deekstere per seka glacio) dum riparado de tubaroj, sen forigo de akvo.
4. Por purigado de artezaj putoj.
5. Dum forigo de asfaltaj kovriloj en varma klimato.

En aliaj industrioj[redakti | redakti fonton]

1. Atingo de malaltaj temperaturoj ĝis 100 gradoj sub la nulo (ĉe kunmiksado de seka glacio kun etero) por elprovado de kvalito de produktoj, por laboratoriaj celoj.
2. Por malvarma sidigo de detaloj en maŝinkonstruado.
3. Dum produktado de elastaj sortoj de ŝtalo kun kromelementoj kaj neoksidebla ŝtalo, flavigitaj aluminiaj alojoj.
4. Ĉe grajnigado, muelado kaj konservado de kalcia karbido.
5. Por kreado de artefarita pluvo kaj ricevado de aldonaj precipitaĵoj.
6. Por artefarita dispelado de nuboj kaj nebulo, lukto kontraŭ grajlo.
7. Por kreado de sendanĝera fumo dum spektakloj kaj koncertoj. Estigado de fum-efektoj surscene dum prezentadoj per seka glacio.

En medicino[redakti | redakti fonton]

Por kuracado de certaj malsanoj (krioterapio).