Karbono-14

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karbono 14 estas izotopo de karbono. Ĝi ne estas stabila, sed havas duoniĝtempon de ĉ. 5730±40 jaroj.

Pro du faktoj per ĉi tiu izotopo eblas radiokarbona datado, kiu iĝis grava en arkeologio kaj historio:

  • Vivantaj organismoj daŭre interŝanĝas siajn karbon-atomojn kun la ĉirkaŭa atmosfero kaj tiel havas konstantan kaj konatan proprocion inter atomoj de karbono 14 kaj karbono 12 (la ordinara karbono);
  • La duoniĝtempo estas klare supera al homa vivtempo, sed ene de historiaj temposkaloj.

Pro tiuj faktoj eblas kun sufiĉa precizeco mezuri, kiom da tempo pasis post la morto de iu trovita organismo. Tio povas esti ankaŭ parto de organismo, ekzemple tonditaj haroj de iu besto, uzitaj kiel vestaĵoj. Tiun mezur-metodon en 1949 evoluigis Willard Frank Libby, kiu en 1960 ricevis la Nobel-Premion pri Kemio.

La menciita duoniĝtempo de 5730±40 jaroj estas la nun konata mezurvaloro. Libby kaj liaj unuaj disĉiploj uzis la tiam konatan valoron de 5568±30 jaroj. Por klare distingi inter diversbazaj mezuroj oni distingas inter la valoroj de Libby kaj "de Kembriĝo".

Post la malkovro de Libby oni diversrilate plifajnigis la metodon. Oni trovis periodajn variojn de la atmosfera enhavo je karbono 14 kaj efikojn de industriiĝo kaj nukleaj armiloj.