Karbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karbono estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo C kaj atomnumero 6.

Karbono estas tre grava elemento por la vivo. La nomo venas de la latina (carbo, carbonis, karbo.) Ĝi troviĝas en ĉiu vivanta estaĵo - animalo aŭ vegetaĵo. La histoj kaj ĉeloj de la homa korpo konsistas el karbonaj kombinaĵoj. Karbona kemio estas la bazo de vivo sur la Tero.

Bazaj faktoj

  • Simbolo: C
  • Atomnumero: 6
  • Atompezo: 12,01115
  • Kemia Serio: nemetalo
  • Bolpunkto: 4827 oC
  • Fandpunkto: 3500 oC
  • Denseco: 2267 kg/m3
  • Elektronegativeco: 2,5
  • Eltrovinto: nekona (prahistorie)

Priskribo

Estas proksimume dek milionoj da malsamaj karbonaj kombinaĵoj en nia planedo. La organika kemio temas pri ili. Petrolo, alkoholo, sukero, ligno, karbo, lignokarbo, kaj koakso donas al ni energion kaj varmon por vivi. Ankaŭ nutraĵo donas al niaj korpoj energion kaj varmon. Pura karbono troviĝas en la naturo nur kiel karbo, grafito kaj diamanto. Jen la statoj de alotropo ekz.: grafito, diamanto, fulereno kaj grafeno.

La plej abunda izotopo de karbono, karbono-12, havas ses protonojn, ses neŭtronojn, kaj ses elektronojn. Ĉi tiu izotopo adoptiĝis en 1961 kiel la atompeza normo. Sub ordinara premo, karbono ne fandiĝas, sed je 3500 °C ŝanĝiĝas rekte en gason.

Karbono povas esti uzata por scii, kiel malnova estas aĵo. Estas du stabilaj izotopoj de karbono: 12C kaj 13C. Krome, ekzistas radioaktiva izotopo 14C. En la naturo, estas miksaĵo de la izotopoj, do kiam planto kreskas kaj enprenas karbonon ĝi prenas la miksaĵon de la CO2 en la atmosfero. Sed poste kiam la planto mortas, ĝi ne plu enprenas karbonon, kaj la izotopo 14 komencas malpliiĝi, ĉar ĝi estas radioaktiva. Kaj do post iom da tempo malpliiĝas la kompara kvanto de izotopo 14 kontraste al izotopo 12. Do, mezurante la du izotopojn, oni povas kalkuli, antaŭ kiom da tempo mortis la planto. Tio utilas ekzemple, kiam temas pri objekto farita el ligno.

En aktivado de vulkanoj ĝi aperas en formo de gasoj, nome CO2, CO, HCN kaj CH4. En sedimentoj ĝi troviĝas tre ofte kiel karbonatoj. La geokemia studo de la karbono alportas onin al organika geokemio, branĉo de la geokemio.


Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-kemio