Karba urio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karburio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karba urio
Karba urio (Cepphus carbo) en reprodukta plumaro sur Jamskij Insulo en la Maro de Oĥotsk, Rusio, 2007.
Karba urio (Cepphus carbo) en reprodukta plumaro sur Jamskij Insulo en la Maro de Oĥotsk, Rusio, 2007.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Cepphus Cepphus
Specio: Karba urio 'Cepphus carbo'
Peter Simon Pallas 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Karba urio, KarburioOkuluma urio, Cepphus carbo, estas marbirdo de la familio de aŭkedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgranda birdo 30–38 cm longaj kun enverguro de 49–58 cm kaj pezo de 320 ĝis 485 g. Plenkreskuloj havas tute nigrajn korpojn, maldika malhela beko kaj ruĝaj bekinterno, kruroj kaj piedoj. La plej rimarkinda eco de tiu ĉi specio estas blankaj larĝaj okulringoj iom striecaj malantaŭen, kiuj estas tre videblaj eĉ dumfluge. Vintre tiu ĉi specio multege ŝanĝiĝas ĉar la supraj partoj estas malhelgrizaj (ĉefe ĉe kapo (kie ankoraŭ videblas la okulringoj), malantaŭa kolo, dorso kaj vosto) kaj la subaj partoj estas blankaj, sed brunmakulitaj. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj junuloj aspektas iome kvazaŭ vintraj plenkreskuloj. Dumfluge videblas la nigra ronda vosto kaj iom elstare la fino de la ruĝegaj kruroj. Ne estas subspecioj.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La Karba urio estas endemismo de nordokcidenta Pacifiko; ties teritorio koincidas kun tiuj de la Kolomburio, Dikbeka urio kaj Longbeka urio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Peter Harrison, Seabirds An Identification Guide ISBN 0-395-60291-2