Kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kardelo
Carduelis carduelis (Lukasz Lukasik).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Kardeloj Carduelis
Specio: C. carduelis
Carduelis carduelis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Naturaj vivejoj de subspecio Carduelis carduelis carduelis1 somera 2 tutjaraVivejoj de subspecioj Carduelis carduelis caniceps3 somera 4 tutjara
Naturaj vivejoj de subspecio Carduelis carduelis carduelis
1 somera 2 tutjara
Vivejoj de subspecioj Carduelis carduelis caniceps
3 somera 4 tutjara
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kardelo (Carduelis carduelis) estas malgranda paseroforma birdo el la familio de la fringedoj.

Linnaeus klasis la birdon kiel Fringilla carduelis.

Vivloko kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala geografia distribuado de kardeloj.

Ĝi estas palearkta specio kaj vivas tra Eŭropo, Nordafriko (ankaŭ Kabo-Verdo kaj Reunio), la tuta Mediteranea Baseno, Mezoriento (sed ne en Jemeno), Centra Azio kaj Okcidenta Azio kaj eĉ preskaŭ en tuta Azio escepte Sudorienta Azio kaj Koreio. Ĉiam en malfermaj, parte arbarigitaj malaltaĵoj. Ĝi preferas la pli mildajn okcidentajn partojn de ĝia arealo, sed laŭbezone migradas ekde pli malvarmaj regionoj por fuĝi el la plej akraj temperaturoj. La kardelo estas enkondukita en multajn areojn tra la mondo.[1]

La specio estis enmetita en Brazilo, Urugvajo, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj en Acoroj. Kiel raraĵo ĝi estis vidata en Argentino, Japanio kaj Omano.

Ili loĝas en arbarbordoj, heĝoj, terkultivejoj, parkoj, ĝardenoj, ortoj, fruktarbaroj kaj ĝenerale en ĉiu ajn herbeja zono, ĉefe se abundas kardoj (preferata nutraĵo de tiu specio); gravas malabundo de arboj. Ili facile reproduktiĝas eĉ en vilaĝoj kaj urboj.

Ili preferas varmajn mediojn, kaj tiele maloftas en altaĵoj. Ĉiukaze estis vidata en la svisaj Alpoj je 2.400 m; en la Pireneoj de Katalunio je 2.000 m, kaj en Sierra Nevada je 1.850 m.

Prefero al la plantoj de abandonitaj terenoj, ĉefe kardoj kaj centaŭreoj, kialigas la abundon de kardeloj en kampoj kaj olivarbaroj, habitatoj kiuj havigas arbojn por nesto, kaj senarbajn terenojn kie serĉi semojn.

Dum migrado estas ege facile videbla.

Vintre estas ankaŭ ĉe nefruktodonaj kampoj kaj aliaj malfermaj medioj eĉ senarbaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kardelo plenkreska.
Du kardeloj ĉe ĝardena birdomanĝejo en Britio

La averaĝa kardelo estas 12–13 cm longa kun enverguro de 21–25 cm kaj pezo de 14 al 19 g. Ambaŭ seksoj estas ege similaj, kun tre ruĝa vizaĝo (frunto, okulareo -kun nigreca bridomasko el bekobazo al okulo- kaj mentonareo), blanka vango (el krono tra orelareo al gorĝareo) kaj ties nigra bordo (krono kaj bordo de orelareo), tre bruna dorso, blankaj subaj partoj kun tre forta bruna nuanco en brusto kaj flankoj. La flugiloj estas nigraj kun po unu tre markata kaj larĝa flava flugilstrio klare videbla dumfluge kaj ripoze. La pugo estas blanka kaj la forkoforma vosto nigra. Nigraj flugilplumoj kaj vostoplumoj montras blankajn bordojn ĝis eluzado. Per pli detaliga observado masklo povas ofte esti distingita pro pli granda, pli malhela ruĝa masko kiu etendas ĝuste trans la okulo; dum ĉe ino la ruĝa vizaĝo ne atingas la okulon; tiele estas nur iomete da seksa duformismo. La eburkolora beko estas longa, svelta, konusforma kaj pintakra.

Reproduktanta kardelo havas blankan bekon, kun grizeca aŭ nigreca marko je la pinto dum la resto de la jaro. Junulo havas senbildan kapon kaj pli grizan dorson sed estas nekonfuzebla pro la flava flugilstrio. Birdoj de centra Azio (grupo caniceps (hundokapa)) havas tutgrizan kapon post la ruĝa vizaĝo, ne havas la nigrablankan kapobildon de la eŭropaj kaj okcidentaziaj birdoj.[2][3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Manĝante kardon - vidu kardolanugon en beko

Tiu specio estas dividita en du ĉefajn grupojn, ĉiu el kiuj enhavas kelkajn rasojn. La du grupoj interreproduktiĝas je la limoj, tiele la grupo caniceps ne estas agnoskata kiel distinga specio spite ties klare distingebla plumaro.

Kaptiva Carduelis carduelis caniceps
Grupo Carduelis carduelis carduelis.
  • Carduelis carduelis balcanica. Sudorienta Eŭropo.
  • Carduelis carduelis brevirostris. Krimeo, norda Kaŭkazo.
  • Carduelis carduelis britannica. Brita Insularo.
  • Carduelis carduelis carduelis. Plej parto de la Eŭropa kontinenta tero, Skandinavio.
  • Carduelis carduelis loudoni. Suda Kaŭkazo, Irano.
  • Carduelis carduelis major. Okcidenta Siberio.
  • Carduelis carduelis niediecki. Sudokcidenta Azio, nordorienta Afriko.
  • Carduelis carduelis parva. Atlantika Makaroneziaj: Insuloj (Kanarioj, Madeira), Iberio, nordokcidenta Afriko.
  • Carduelis carduelis tschusii. Korsiko, Sardinio, Sicilio.
Grupo Carduelis carduelis caniceps.
  • Carduelis carduelis caniceps. Suda centra Azio.
  • Carduelis carduelis paropanisi. Afganio al okcidenta Himalajo kaj Tienŝan.
  • Carduelis carduelis subulata. Sudcentra Siberio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kardelaj nesto kaj ovoj.

Vintre kardeloj ariĝas por formi birdarojn de ĝis 40 birdoj, aŭ eĉ plie. Estas socia specio. Ili kuniĝas ankaŭ al miksitaj kunmanĝantaroj ekzemple kun la Verda kardelo, kiu havas similajn manĝokutimojn kaj preferojn. La flugmaniero estas ondeca, dancanta kaj vagema.

La kanto estas agrabla arĝenteca trilado. La alvoko estas melodieca tikeLIT, kaj la kanto estas agrabla sonorilado miksa de trilado kaj pepado, sed ĉiam inklude la trisilaban alvokofrazon aŭ teLIT-teLIT-teLIT.

Iam la Kardelo estis kaptata kiel kaĝobirdo ĉefe pro ties kanto. Fuĝoj el kaptiveco kaj volaj liberigoj koloniigis sudorientan Aŭstralion kaj Novzelandon.

Kardeloj estas allogataj al kortoj kaj ĝardenoj en Eŭropo kaj Nordameriko pere de birdomanĝejoj kiuj enhavas semojn de Guizotia abyssinica (komerce nyjer). Tiu semo de unujara planto el Suda Azio estas malgranda, kaj enhavas multan oleon. Foje oni uzas specialajn manĝejojn de polikarbonato kun malgrandaj ovoformaj fendoj kie la birdoj manĝas.

Oni scias ke ili vivas ĝis 8 aŭ 10 jarojn en kaptiveco, maksimume 14.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Kardelo manĝanta kardojn

Tiu birdo ofte kaj distingeble frekventas kardojn, kies semojn ĝi manĝas, sed ankaŭ de sunfloroj, tritiko kaj aliaj. El tiu radiko devenas la latina scienca kaj la komuna nomoj de la specio kaj eĉ de la genro. La preferata manĝo de kardelo estas malgrandaj semoj kiaj tiuj de kardoj (la latina nomo de la birdospecio devenas el Carduus (karduoj), genro de kardoj) kaj de Dipsacus, sed ili manĝas ankaŭ insektojn dum idomanĝigado. Ili povas ankaŭ regule viziti birdomanĝejojn vintre.

Krom tiuj preferataj semoj, kardeloj manĝas ankaŭ semojn de lapo sen suferi pikojn, ĉar ili lerte malfermas ilin per siaj pintakraj bekoj, de betuloj kaj de alnoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Kovanta ino
Nesto de kardelo

Dum pariĝado ili estas agresemaj, ĉefe inter maskloj. Okazas pariĝada ceremonio: masklo kurbiĝas kaj etendas ĉu flugilon ĉu voston, ŝajne montrante la flavan flugilstrion. La ino imitas idon manĝopetantan kaj la masklo oferas al ŝi manĝon.

Ili nestumas en eksteraj branĉetoj de altaj foliaj arboj, aŭ eĉ en bambuo. Kutime ili ovodemetas 2 fojojn dum jaro. La unua ovodemeto komencas meze de marto aŭ komenco de aprilo. La dua ovodemeto realiĝas tuj poste de la unua. Ili malofte produktas 3 ovodemetojn. La ovodemeto konsistas de 4-6 ovoj de blanka koloro kun blueca nuanco kaj fajnaj ruĝetaj punktetoj. La kovado daŭras 11 al 14 sed plej ofte 12-13 tagojn, periodo en kiu ofte la masklo manĝigas la partneron en la nesto.

La nesto, konstruita de la ino, estas malgranda kaj de formo duonsfera, situa sur alta branĉoforko kaj tre bone kamuflita per herberoj kaj aranereto; interne ĝi estas kovrita el likenoj kaj plumetoj. La elnestiĝo okazas post 15 jaroj, sed poste la idoj ankoraŭ estas manĝigataj de la gepatroj, sed plu poste sendependiĝas kaj formas arojn de junuloj kiuj vagadas kaj atingas la definitivan plumaron post la aŭtuna plumoŝanĝado.

Migradoj[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Palearkto[redakti | redakti fonton]

Specio kiu kondutas kiel parte migranta. La nordaj populacioj migras suden; la vintrejoj lokas en la mediteranea zono. La sudaj populacioj eble malnomadas, vagantaj, kaj inkluzive migras al la nordo de Afriko. La migrado estas taga, en grupoj pli malpli multnombraj. La migropaso estas longdaŭra; la kerno de la aŭtuna migrado produktiĝas inter septembro kaj novembro; tiu de la printempo okazas inter februaro kaj majo.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Enkaĝigita kardelo en Hispanio, malpermesata dediĉo, sed tre populara en kelkaj regionoj

En Hispanio oni konsideras tiun abundan specion (800.000 al 2.900.000 reproduktantaj paroj) parte migranta, ricevante vintrumantojn devenajn el Centreŭropo; la aŭtuna paso okazas ĉefe en oktobro kaj novembro, kaj la reenveturo okazas inter marto kaj majo.

La iberiaj individuoj ŝajnas forlasi majoritate multajn de siaj reproduktejoj por translokiĝi norden de Afriko, okazigante spektaklan koncentriĝon aŭtunan en Ĝibraltara markolo, kie tiu specio rezultas esti la plej abunda inter fringedoj en migrado; en ĉi tiu senco oni citis altajn densecojn sude de Cádiz de ĉirkaŭ 65 birdoj/10 ha.

Ĉar estas en Hispanio granda tradicio pri enkaĝigo de tiu birdo, ĝi estas tre populara en la lando kaj ricevas multajn popolajn nomojn kiaj: cardelina, carderola, cavernera, cadernera, cagarrinera, colorín, golorito, pájaro pinto, pintacilgo, pintadillo, sietecolores, silguero, sirguero, soldadito, telarín, siete colores.

Protekto kaj statuso[redakti | redakti fonton]

La populacioj de kardeloj estas iome endanĝeritaj kaj malpliiĝis dum la 20a jarcento ĉefe pro:

  • Troa uzado de pesticidoj kontraŭ fiherboj.
  • Troa kaptado por kaĝobirdoj.

Aktuale estas protektita specio kies ĉasado estas kontraŭleĝa. La nombro de kardeloj en Eŭropo estas ĉirkaŭkalkulta inter 23 kaj 57 milionoj de individuoj[4].

Kardeloj, homoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Kardeloj estas komune retenitaj kaj breditaj en kaptiveco tra la tutan mondon pro ties bela aspekto kaj agrabla kanto, iom simila al tiu de kanarioj, sed iom pli natura. La maskloj de Kardelo estas foje krucataj kun kanariinoj laŭ intenco produkti masklajn hibridojn kun belaj voĉoj, kiuj ofte akiras la plej bonkvalitajn kantatributojn el ambaŭ specioj.

Madono de la kardelo de Rafaelo, (c. 1505-1506)

Dum multaj jarcentoj oni pentris kardelojn kiel rekonebla specio en pentraĵoj kie malofte oni povas rekoni aliajn specifajn speciojn. Tiele aperas en la fama verko de Hieronymus Bosch nome en triaĵo Ĝardeno de teraj plezurojLa ĝardeno de la delicoj en ties centra parto, maldekstre. Ĉar estas birdospecio kiu sufiĉe alkutimiĝas al la homa ĉeesto, iel reprezentas la trankvilecon de la ĉiutaga vivo, ankaŭ pro tio, ke oni kutimis enkaĝigi la birdon por profiti el ties agrabla kanto.

Pro la kardosemoj kiujn ĝi manĝas, en kristana simbolismo la Kardelo asociiĝas kun la Kristomorto kaj la tiama Dornokrono de Kristo. La Kardelo, aperanta en pentraĵoj de Madono kaj Jesuo infano, reprezentas la antaŭkono kiujn Jesuo kaj Maria patrino havis pri venonta krucigo. Ekzemploj estas la Madonna del cardellinoMadono de la kardelo, pentrita (ĉ. 1505-1506) de la itala renesanca artisto Rafaelo, kie Johano la Baptisto oferas la kardelon al Kristo kiel averto de lia futuro. En la Sankta Familio de Barocci tenas kardelon enmane denove Johano la Baptisto kiu tenas ĝin for de la atingo de pri tio interesata kato. En Madono kaj Infano de Cima da Conegliano kardelo flugetas en manoj de Jesuo Infano. Ĝi estas ankaŭ simbolo de rezisto, fruktodoneco kaj persisto. Ĉar ĝi simbolas la Kristomorton, la kardelo estas konsiderata "savanta" birdo kaj povas esti pentrata kun la komuna muŝo (kiu reprezentas pekon kaj malsanon).[5] La kardelo asociiĝas ankaŭ kun Sankta Hieronimo kaj aperas en kelkaj el ties pentraĵoj.[5]

Antonio Vivaldi komponis la verkon Concerto en D majora por Fluto "Il Gardellino" (RV 428, Op. 10 No. 3), kie la kardelkanto estas imitata de fluto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic concise ed. Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X.
  2. Clement, P., Harris, A., & Davis, J. (1993). Finches & Sparrows. Christopher Helm. ISBN 0-7136-8017-2.
  3. Svensson, L. (1992). Identification Guide to European Passerines. ISBN 91-630-1118-2.
  4. IUCN Ruĝa Listo
  5. 5,0 5,1 (2007) Animal Symbolism in World Art. Continuum. ISBN 0826419135. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Oiseaux des Pays d'Europe, Félix Jiří, paĝo 294 el 320, 1986, Parizo, 17a eldono, Gründ, La Nature à livre ouvert, isbn=2-700-01504-5.
  • Guy Mountfort kaj P.A.D Hollom, Guide des oiseaux de France et d'Europe, Delachaux et Niestlé, kolekto « Les guides du naturaliste», Parizo, 1994.