Kardiovaskula sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kardiovaskula sistemo (sangocirkula sistemo) estas organa sistemo kiuj ebligas transporti sangon.

La sangocirkula sistemo de homo konsistas el sango, koro, kaj sistemo de arterioj, kapilaroj kaj vejnoj, kiuj transportas sangon al ĉiu korpa histo. Ĉiuj sango-angioj de homa korpo, metitaj unu post la alian, longas proksimume 160.000 kilometrojn.

La "pulma cirkulado" transportas oksigenon de la aer-recesoj de la pulmoj al la koro per la sango. La sango enhavas mikroskopajn rondajn ruĝajn korpusklojn (ruĝajn globulojn), la eritrocitojn. La korpuskloj estas ruĝaj, ĉar tiuj ĉeloj enhavas oksi-hemoglobinon. La hemoglobino transportas oksigenon kaj poste transportos la karbondioksidon reen al la pulmo. Oksigeno kaj karbondioksido interŝanĝas en la pulmoj per osmozo.

La pulmaj vejnoj kondukas la sangon provizitan per oksigeno al la koro. La sango eniras la maldekstran atrion, pasas tra valvo, kaj eniras la maldekstran ventriklon. De tie, la sango fluas tra la aorto kaj pasas tra la arterioj kaj kapilaroj al la tuta korpo. Tio nomiĝas la "sistemika cirkulado".

En la kapilaroj la sango interŝanĝas oksigenon por karbondioksido, kaj nutraĵon de la digesta sistemo por ekskreciaj kemiaĵoj, kiuj iros per la sango al la renoj. De la kapilaroj la sango reiras kun karbondioksido al la koro tra la vejnoj kaj eniras la dekstran atrion. La blueta sango fluas de la dekstra atrio sinsekve al la dekstra ventriklo, denove al la pulma cirkulado tra la pulma arterio al la pulmoj. En la pulmoj la sango perdas la karbondioksidon kaj denove pleniĝas de oksigeno.

Alia sistemo estas limfocirkula sistemo.

Ĉiu viva ĉelo de homa korpo bezonas oksigenon kaj nutraĵon.


Vidu ankaŭ