Karea pulvoro
Karea pulvoro estas miksaĵo de spicoj de ĝenerale varia kunmetaĵo, evoluigita de la britoj dum ilia koloniisma regado de Brita Hindio.
"Kareo" elvenas de Suda Barato kaj temas pri saŭco ia ajn. "Karea pulvoro" estis evoluigita de brito, kiu deziris preni guston de hinda manĝaĵo hejmen, sen bezoni uzi freŝajn spicojn. Rezulte "karea pulvoro" en okcidenta mondo havas laŭregulan normigitan guston, sed nepre ekzistas milionoj da kareaj gustoj en Barato.
Spicaj miksaĵoj, kiuj revenis al Anglio dum imperia rego, estis tre malmultaj, kaj tiel ili ne havas gravan efikon, se iom, sur hodiaŭa spica kulturo en Britio.
Barataj kuiruloj havas facilan aliron al larĝa gamo de freŝaj spicoj, el kiu ili povas fari siajn proprajn miksaĵojn. Efektive, plej multaj barataj kuiruloj havas siajn proprajn specifajn miksaĵojn por malsamaj receptoj. Ĉi tiuj estas ofte transdonataj de patrinoj al filinoj.
Plej multaj receptoj kaj produktistoj de karea pulvoro kutime inkluzivas koriandron, kurkumon, kuminon kaj fenugrekon en sia miksaĵoj. Laŭ recepto, suplementaj ingrediencoj kiel zingibro, ajlo, fenkolo, cinamo, kariofilo, sinapa semo, verda kardamomo, nigra kardamomo, muskato, ruĝa pipro, longa pipro kaj nigra pipro eble ankaŭ estu aldonataj.
Estas ankaŭ nomo aldonita al malsama miksaĵo de spicoj, kiu inkluzivas kareajn foliojn, kiuj estas uzataj en sud- kaj orient-barata kuirarto.
