Karel Čurda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Karel Čurda
Karel Čurda
Karel Čurda
Naskiĝo 11-a de oktobro 1911
en Stará Hlína, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 29-a de aprilo 1947
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Soldata kariero
Rango: subrotestro
Deĵoris en: ĉeĥoslovaka armeo
Taĉmento: membro de Out Distance
Militoj: dua mondmilito
Bataloj: bataloj en Francio
Operaco Anthropoid
Persona informo
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo soldato • Gestapo agent
vdr

Karel Čurda naskiĝis la 11-an de oktobro 1911 en vilaĝo Stará Hlína, kie li loĝis ĉe sia frato kaj ĉe la patrino. Li laboris kiel laboristo. En la jaro 1933 li estis vokita al militservo en Jindřichův Hradec. Poste li militservis en Třeboň. Li finis la militservon en rango de kaporalo. En la jaro 1935 li daŭrigis en soldata agada servo kiel kaporalo pludeĵoranto. En 1936 li estis avancita je serĝento pludeĵoranto. En junio de 1938 li estis tralasita, sekve li foriris Pollandon, kie li enpaŝis en ĉeĥoslovakan soldatan taĉmenton. Per ŝipo li fornavigaciis ĝis Francio. En aŭgusto de 1939 li estis akceptita en la fremdulan legion farante ekzercon en El Hajdar. Kiam la dua mondmilito estis eksplodinta, li revenis Francion ĝis Agde, kie li estis envicigita kiel serĝento pludeĵoranto al la 1-a infanteria regimento al la 10-a roto. La 1-an de januaro 1940 li estis avancita je subrotestro pludeĵoranto. Kun la 1-a infanteria regimento li partoprenis en retiriĝigaj bataloj en batalfronto en Francio. En julio de 1940 li transnavigaciis per ŝipo ĝis Anglio, kie li militservis ĉe aŭtomobila roto. La 19-an de septembro 1941 li estis sendita en bazan kurson pri sabotado, kiu okazis en Skotlando en STS-26. Plian monaton li ĉeestis en kurso en desalto per paraŝuto en STS-51 en Ringway. En januaro de 1942 li estis elektita en ekzercon por apartaj taskoj en lia patrujo.

Li estis envicigita en la paraŝutistan grupon Out Distance. Tiu ĉi grupo estis transportita per aviadilo en la patrujon [Ĉeĥion] kaj ĝi estis aktivigita por desalti per paraŝutoj nokte el la 27-a al la 28-a de marto 1942 ĉe Ořechov en spaco Telč. La paraŝutista grupo havis dramajn kaj tragikajn sortojn. Karel Čurda en la kritaj tempoj de Heydrich-periodo anoncis sin al gestapo en Prago. Poste li konsentis al kunlaborado kaj krimis perfidon.

Post la milito li estis juĝe persekutata kaj ekzekutita la 29-an de aprilo 1947 en Prago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]