Karel Gott
Karel Gott | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Karel Gott |
Alie nomata | Božský Kája |
Naskiĝo | 14-an de julio 1939 en Plzeň |
Morto | 1-an de oktobro 2019 (80-jaraĝa) en Prago |
Edz(in)o | Ivana Gottová |
Deveno | Prago, Ĉeĥoslovakio |
Ĝenroj | Popmuziko |
Profesio | kantisto |
Tipo de voĉo | tenoro |
Aktivaj jaroj | 1963 - nuntempo |
Retejo | www.karelgott.com |
Karel GOTT (naskiĝis la 14-an de julio, 1939), ĉeĥa kantisto de populara muziko, tenorulo, "ora voĉo el Prago". Liaj furoraĵoj (Lady Carneval, Paganini, Babička, Abelino Maja) popularigis lin ankaŭ en Germanio. Li kantas same bone popolajn kantojn (Santa Lucia, El condor pasa) kiel klasikan operetan repertuaron aŭ kantojn de eksterlandaj popularaj kantistoj (Tom Jones, Beatles, ABBA k.a.).
Gottland
Karel Gott havas ankaŭ sian muzeon - Gottland. Gottland estas konstruita en spacoj de vilao en vilaĝo Jevany, kies posedanto Karel Gott fariĝis jam en la jaro 1969.