Karel Janouš

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karel Janouš
Dato de naskiĝo 4-a de februaro 1916
Loko de naskiĝo Čekanice
Dato de morto 21-a de marto 1996
Nacieco Ĉeĥa
v  d  r
Information icon.svg

Inĝ. Karel JANOUŠ [Janoŭŝ], (naskiĝis la 4-an de februaro 1916 en Čekanice - mortis la 21-an de marto 1996) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA.

Li estis oficisto, poste konstru-inĝeniero; post oktobro 1946 redaktis bultenon "Informilon" en Ostrava, instigis renovigon de renkontiĝoj de ĉeĥaj kaj polaj esperantistoj sur la monto Čantoryja en Beskidoj, kiuj daŭras ĝis nun. Li plenumis diversajn funkciojn en Esperanto-kluboj en Ostrava, en la jaro 1981 li fondis kaj prezidis la regionan Esperanto-komitaton en Nordmoravia regiono, kiu estis la plej bone funkcianta regiona gvi-dorgano de ĈEA. En 1982 li estis elektita kiel komitatano de ĈEA kaj la funkcion li plenumis ĝis la jaro 1987. Li ankaŭ publikigis en la internacia lingvo, pli vigle en lastaj jaroj. Li multon meritis por vigla Esperanto-movado en Ostrava regiono, kiu estas la plej tiudirekte aktiva en Ĉeĥa Respubliko.