Karel Poupeye

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tombo de Karel Poupeye kaj lia edzino Gabrielle Hinderyckx (1904-1987) en la bruĝa tombejo de Steenbrugge

Karel (ankaŭ: Charles) Poupeye (1901-1983) dum preskaŭ duona jarcento laboris ĉe juĝejo. Krome, li ekde sia studenta tempo aktivis en la Esperanto-movado, interalie kiel prezidanto de la Bruĝa Grupo Esperantista.

[redakti] Junaĝo

Karel Poupeye naskiĝis en la 5-a de decembro 1901 en De Panne. Lia patro Firmin estis loka bierfaristo. La patrino, Helena Plettinck, estis filino de la tiama vilaĝestro de Meulebeke. Post ŝia frua morto en 1909 li eniris la familion de sia onklo, Leopold Plettinck, tiam ĉefaktuaro ĉe bruĝa juĝejo. Dum la unua Mondmilito li denove loĝis kun sia patro en Bruselo, kiu intertempe reedziĝis. Post la milito la familio ekloĝis en Sint-Kruis, apud Bruĝo.

[redakti] Kariero ĉe juĝejo

Li estis dungita kiel oficisto ĉe juĝejo en Bruĝo. En 1922 li iĝis vic-aktuaro de la Pacjuĝejo (3a kantono) de Bruĝo kaj poste ĉefaktuaro de la Pacjuĝejo en Torhout. De 1946 ĝis la pensiiĝo li estis ĉefaktuaro de la Pacjuĝejo de Bruĝo (2a kantono).

Detalo de la tombo de Karel Poupeye kaj edzino

[redakti] Esperantisto

Ekde la junaĝo li konatiĝis kun Esperanto. Li donis multajn Esperanto-kursojn en la tiama ‘Hôtel du Cornet d’Or’, la kunvenejo de la Bruĝa Esperantogrupo. Li verkis en Esperanto, partoprenis internaciajn kongresojn kaj dum longa tempo estis prezidanto de la bruĝa grupo.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj