Karel Toman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karel TOMAN, propranome Antonín BERNÁŠEK (naskiĝis la 25-an de februaro 1877 en Kokovice u Slaného -mortis la 12-an de junio 1946 en Praha) estis ĉeĥa lirika poeto.

Li ne finis studadon de juro en Prago, ŝanĝis diversajn profesiojn kaj partoprenis boeman vivon inter artistoj kaj anarkiistoj. Li vojaĝis al Vieno, Berlino, Nederlando, Anglio, Parizo, Dalmatio. Post milito laboris kiel bibliotekisto. Siajn versojn li publikigis en diversaj revuoj.

Poezio

  • Pohádky krve (Fabeloj de la sango, 1898)
  • Torzo života (Torso de la vivo, 1902)
  • Melancholická pouť (Melankolia migrado, 1906)
  • Sluneční hodiny (Sunhorloĝo, 1913)
  • Verše rodinné a jiné (Versoj familiaj kaj aliaj, 1918)
  • Měsíce (Monatoj, 1918)
  • Hlas ticha (La voĉo de l' silento, 1923)
  • Stoletý kalendář (Centjara kalendaro, 1926)
  • Rostlo stranou (Kreskis flanke, 1930)

Esperantigita