Karel Van Miert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karel VAN MIERT (naskiĝis la 17-an de januaro 1942 en Oud-Turnhout, mortis la 22-an de junio 2009 en Beersel) estis belga politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon konkurenco. Jam antaŭe, dum la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fako transporto, kaj dum la tria periodo de la komisiono Delors inter 1993 kaj 1995 li zorgis pri la sama fako. Karel van Miert estis membro de la socialisma partio SP de Belgio kaj ŝtatministro.

Ŝablono:Ĝermo-biografio