Karel Zeman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Zeman
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1910 (1910-11-03)
en Ostroměř
Morto 5-an de aprilo 1989 (1989-04-05) (78-jaraĝa)
en Zlín
Tombo Lesní hřbitov
Lingvoj ĉeĥafranca
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioReĝlando Bohemio
Familio
Infano Ludmila Zeman
Okupo
Okupo filmreĝisoroanimaciisto • desegnisto • reĝisoro • scenaristo • filma scenaristo
Verkoj Cesta do pravěku
Krabat – The Sorcerer's Apprentice
Invention for Destruction
The Fabulous Baron Munchausen
On the Comet
The Stolen Airship
vdr

Karel ZEMAN (* 3-an de novembro 1910 en Ostroměř, † 5-an de aprilo 1989 en Prago) estis ĉeĥa filmreĝisoro.

Li estas unu el la fondintoj de la ĉeĥa animacia filmado. Aldone li kreis novan, unikan stilon per novtipa uzo de tekniko. Li kunligas realajn aktorojn, desegnitajn scenejajn partojn kaj animaciajn partojn; krome li uzas kameraajn filtrilojn por efiki specialajn, poeziajn aspektojn.

Origine li estis dekoraciisto en entrepreno por reklamfilmoj. Li konatiĝis kun la animacia filmado kaj kreas unuajn animaciajhojn. Aldone li kreis la sukcesan desegnitan personon »Prokouk la burokrato«. 1945 li kreis sian unuan animacian filmon: »Kristnaska revo« (»Vánoční sen«). Plej famiĝis el liaj filmoj »Barono Münchhausen« (»Baron Prášil«) kaj tiuj laŭ ideoj de Jules Verne: »La pereiga invento« (»Vynález zkázy«), »La ŝtelita aerŝipo« (»Ukradená vzducholoď«) kaj »Sur la kometo«. La artfilmo »Vojaĝo al prahistorio« – pri kies estiĝo oni filmis raporton – 1955 ricevis premion »Plej bona porinfana filmo« de la filmfestivalo en Venecio.

Filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • »Vojaĝo al prahistorio« (»Cesta do pravěku«), 1955; science kunlaboris Josef Augusta
  • »La pereiga invento« (»Vynález zkázy«), 1957
  • »Barono Münchhausen« (»Baron Prášil«), 1961 (pri la literatura persono komparu tie ĉi)
  • »Kroniko de ĉekortega amuzisto« (»Bláznova kronika«), 1964
  • »La ŝtelita aerŝipo« (»Ukradená vzducholoď«), 1967
  • »Sur la kometo« (»Na kometě«), 1970
  • »Krabat« (»Čarodějův učeň«), 1977 (laŭ libro de germana verkisto Otfried Preussler
  • »La fabelo pri Hans kaj Mari’« (»Pohádka o Honzíkovi a Mařence«), 1980

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]