Karelia torto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karelia torto
Aŭtenta Karelia torto el bakujo en Vaivio, urbeto en Norda Karelio

Karelia torto (finne karjalanpiirakka) estas tradicia finna nedolĉa bakaĵo, konsistanta el, plej ofte, iom da rizokaĉo, kiun ĉirkaŭas maldika sekala krusto. Alternativo al la rizokaĉo estas karota aŭ terpoma kaĉoj.

La torto estas origine delikataĵo el Norda Karelio kaj (norde de Ladoga) Lima Karelio. En aliaj kareliaj regionoj oni kutimis gisti la paston, malkiel la nuntempe kutima preparado. EU registris karelian torton kiel aŭtentan tradician produkton en februaro 2003.[1]

Tradicie karelian torton akompanas speco de buteraĵo, nome miksaĵo de butero kaj kuiritaj ovoj. Ĉe la vendoplaco de Savonlinna oni surmetas sur ĝin saligitajn koregonetojn. Ĉe someraj okazaĵoj en Finnlando okazas ĉiujare konkursoj pri bakado de kareliaj tortoj, kaj province kaj landĉampionece. Karelia torto estas konata ankaŭ en nordaj partoj de Rusio, kie ĝi nomiĝas "kalitka" (калитка). En la mezepoko ĝi estis, supozeble, populara krom en la nordo ankaŭ en tuta Rusio.

Historio[redakti | redakti fonton]

De tre longe kareloj evoluigis sian torton elprovante diversajn formojn kaj enmetaĵojn. En Ladogaa Karelio kaj Norda Karelio oni kreis la malferman kaj ovalan. Tiu de Lima Karelio aliflanke estis mallarĝeta kaj gracia. Kiel enmetaĵo komence estis uzata hordeo kaj "talkkuna" (faruneca fabrikaĵo, kiu konsistas el rostita kaj malfajnete muelita greno), ekde la 19-a jarcento terpomo kaj fagopiro, kaj pli poste alvenintaj per komerco en Karelion rizo kaj milio. Eĉ nune diversaj laŭregionaj versioj troveblas en partoj de Finnlando kaj rusia Karelio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]