Karen Armstrong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karen ARMSTRONG (n. la 14-a de novembro 1944) estas brita aŭtoro de multaj verkoj pri komparataj religioj. Ŝi notiĝis unue kun ŝia tre sukcesa verko A History of God ("Historio de Dio").

Dum sep jaroj inter 19621969 ŝi estis katolika monaĥino. Kiam ŝi forlasis la ordenon ŝi studis en Oxford. Ŝi instruis inter alie ĉe la Leo Baeck College for the Study of Judaism. (Kolegio por studado de Judaismo). Ŝi deklaras, ke "ĉiuj grandaj tradicioj diras la samon en plimalpli la sama maniero, spite de iliaj surfacaj malsamoj.... En ĉiuj estas komuna la emfazo sur la unuranga graveco de la kompato kiel esprimita per la ora regulo: Ne faru al aliaj, tion kion vi ne volas ke oni faru al vi".

Gajninte TED-Premion en 2008, ŝi iniciatis la Ĉarton por kompato.