Karen J. Meech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karen J. Meech
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1958 (1958-11-30) (65-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato RiceMasaĉuseca Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Karen Jean MEECH estas usona astronomino de la Universitato de Havajo. Ŝi fakiĝis en planedologio, ĉefe en studo pri la malproksimaj kometoj kaj iliaj rilatoj kun la formiĝanta sunsistemo. Ŝi doktoriĝis pri planedologio en 1987 en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj ricevis plurajn premiojn, inter kiuj la Premion Annie J. Cannon pri astronomio en 1897 kaj la Premion Harold C. Urey de la Usona Astronomia societo en 1994. Ŝi partoprenis je la misio Deep Impact kaj estas ano de la Usona asocio de la observantoj de variantaj steloj.

La asteroido 4367 Meech, malkovrita de Schelte J. Bus en 1981 estis tiel nomata en ŝia honoro[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]