Karesmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La batalo inter karnavalo kaj karesmo (1559) — Pieter Bruegel (1564-1638) — Kunsthistorisches Museum, Vieno

Karesmo estas fasto de la kristana jaro, komencante post karnavalo ĉe la Merkredo de la cindroj kaj finante ĉe Pasko. Ĝi do daŭras la kvardek tagojn antaŭ Pasko, nenombrante la dimanĉojn (ĉar ĉiu dimanĉo estas festo de la reviviĝo de Kristo, kaj do ne povas esti fastotago). La dimanĉoj de Karesmo do ne estas nombrigataj kiel tagoj de la kvardektaga fasto, ili tamen estas tagoj en la sezono de Karesmo.

Ĝi memorigas pri samtempa fastado de Jesuo en dezerto antaŭ ekprediki.

Iuj kristanoj kredas ke tiu sezono preparas la Kristanojn por la Pasko, per la fasto kaj la preĝo, por ke ĉiuj povu festi Paskon en bona rilato kun Dio. Sed aliaj kristanoj kredas la jenan biblian skribaĵon, kiu implikas ke per la Pasko mem (t.e. la morto kaj reviviĝo de Kristo), kaj ne per fastado/preĝado, oni povas havi bonan rilaton kun Dio:

"ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo" (de Romanoj 5)

La liturgia koloro por Karesmo estas la purpuro.

En kristanaj landoj, la vorto "karesmo" estas foje ankaŭ uzata de la islamanoj por signi sian fastomonaton Ramadano.

Karesmo en Panamo[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la panama popolo estas katolika. Post la karnavalo, la katolika eklezio festas karesmon, kiu estas kvardek-taga periodo de spirita preparo por la Sankta Semajno. En Panamo, karesmo estas bona tempo por vendistoj de fiŝoj kaj aliaj mar-viandoj, ĉar ĉiu vendrede, laŭ tutmonda katolika tradicio, multaj preferas ne manĝi bovan viandon, kiu kutime estas la plej ofte manĝata viando en Panamo. (La oficiala malpermeso eklezia nuliĝis antaŭlonge.)

La Katolika Eklezio petas al la kredantoj, ke ili faru personan oferon je ĉiu vendredo dum la karesmo. La nuntempa Eklezio ofte klarigas, ke tiu ofero ne nepre devas esti la manĝado de fiŝo (kiu certe estas bon-gusta kaj sana viando) aŭ eĉ la ne-manĝado de bova viando: la ofero povas esti alia afero laŭ ĉiu persono.

Sed la tradicio plu daŭras kaj la vendreda manĝado de bova viando dum karesmo plu estas anstataŭata de la manĝado de fiŝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]