Kariba
El Vikipedio
| Kariba | |
|---|---|
| Koordinatoj | 17°S 28°O / 17°S, 28°OKoordinatoj: 17°S 28°O / 17°S, 28°O |
| Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo |
| Areo de la baseno | 663000 km² |
| Landoj de la baseno | Zimbabvo Zambio |
| Maksimuma longo | 220 km |
| Maksimuma larĝo | 40 km |
| Surfaca areo | 5400 km² |
| Averaĝa profundo | 31 m |
| Maksimuma profundo | 78 m |
| Akva volumeno | 160 km³ |
| Surfaca alto | 485 m |
| Insuloj | Chete Sekula Chikanka. |
Kariba estas granda artefarita lago kaj rezervujo situanta sur rivero Zambezi, je ĉirkaŭ duonvojo inter la rivera fonto kaj la buŝo, je ĉirkaŭ 1.300 kilometroj supre laŭ la fluo al la Hinda Oceano. La lago kuŝas laŭ la limo inter Zambio kaj Zimbabvo. Kariba estis plenigita inter 1958 kaj 1963 post la finkonstruo de la akvobaraĵo Kariba je ĝia nordorienta fino, inundanta antaŭan montfendon sur rivero Zambezi kaj formovante grandan nombron de la loka tonga popolo.
