Karikaturaj bildkartoj de desegnisto Jean-Robert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karikaturaj Esperanto-kartoj de desegnisto Jean-Robert estis kreitaj en 1911 laŭ komisio de Alice-Leontine Farges, kiu ilin eldonis kaj vendis en 1912-13, inter aliaj esperantaĵoj de sia Esperanto-Oficejo en Lyon (36, strato Victor-Hugo), Francio. Nuntempe oni tamen scias neniun informon pri la artisto de tiu serio, kiu produktis desegnaĵojn por multaj karto-eldonistoj en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj. Liaj karikaturoj estas inter la plej konataj E-bildkartoj eldonitaj de "A. FARGES".

La desegnisto produktis bildon por E-bildkarto pri la Unua Franca Kongreso de Esperanto en Lyon, 1911. Fruan provon por la karikatura serio oni faris per bildo de D-ro Dor, prezidanto de la Esperanto-grupo de Lyon, sur karto produktita laŭ speco de fotografia reproduktado. Temas pri tre simila sed videble malsama bildo de la definitiva serio, i.a. kun desegnitaj anstataŭ presitaj literoj en la titoloj.

(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)

La karikatura serio konsistis el 32 karikaturoj de aktivaj esperantistoj francaj kaj alilandaj, plejparte internacie sed en kelkaj kazoj nur regione konataj. Ili estis vendataj en originala nigrablanka versio aŭ mankolorigitaj. Anonco de la Esperanto-Oficejo en Jarlibro de UEA (1922) ofertis la koloran ensemblon kontraŭ 5 francaj frankoj kaj tekstas: Karikaturante laŭ Paris'a sprito kelkajn famajn Esperantistojn, inter kiuj pluraj bedaŭrinde nun mortis, la desegnisto tute ne intencis iun ofendi.

Al tiu serio oni povus konsideri aldoni karton, kiu estis reklamo de la Oficejo, kun karikaturo de la mastrino mem en budo, sur kiu videblas kelkaj el la definitivaj bildoj de la aliaj kartoj.

(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)

Agache estis arkitekto kaj okupiĝis pri planado de urboj, tial li estas sur urbo-mapo. La blazono de Aŭstralio ŝuldiĝas al la fakto, ke li venkis en 1912 la trian lokon en konkurso pri planado de Canberra, laŭ tiu ĉi klarigo

Archdeacon estis fama mecenato de aviado jam antaŭ sia esperantistiĝo.

Arnhold estis bankisto, ano de "La Kvaro por la Kvara" - la kvarkapa LKK por la 4a UK (1908) en Dresdeno - kaj ebligis la prezentadon de "Ifigenio en Taŭrido" dum tiu UK.

Aymonier verkis pri literaturo kaj estis gramatikisto.

(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)

Boirac estis rektoro de la Universitato de Dijon en Francio.

Bord estis aktivulo en la regiono de Bourgogne.

Bourlet estis fondinto kaj direktoro de La Revuo.

Bricard estis matematikisto.

(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)


Camescasse estis kontisto kaj elpensis matematikajn ludilojn por infanoj.

Cart estis fervora defendanto de la Fundamento de Esperanto kaj aparte kontraŭ Ido-reformo.

Chaussegros estis sekretario de la pariza grupo kaj LKK-ano por la 10-a UK.

Chavet estis la ĝenerala sekretario por la UK-j de 1906 (2-a) ĝis 1914 (10-a).


(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)


Dor estis oftalmologo, kiu en granda aĝo lernis la lingvon kaj rapide akiris nediskutatan aŭtoritaton; konata kiel "la patriarko de la dua generacio de E-istoj".

Durieux estis fondinto de Internacia Pedagogia Revuo kaj organizis instruadon de Esperanto en elementaj lernejoj.

Fiŝer estis kuracisto en Tfilis, kiu prezidis Kaŭkazan E-Societon kaj multe tradukis.

Frenckell estis finna bankestro, kiu vivis kaj agadis en Germanio.


(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)


Génermont estis franca komitatano de UEA kaj ano de ties Estraro inter 1920 kaj 1931.

Hodler estis unu el la fondintoj de UEA kaj ties direktoro ĝis sia morto, en frua aĝo.

Menu de Ménil estis la komponisto de la muziko por la himno "La Espero".

Mudie estis la unua prezidanto de UEA.


(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)


Pichon estis tre juna aktivulo kiam direktis la kongresan gazeton por la neokazinta Deka UK. Li kunfondis la Francan Federacion de Junaj Esperantistoj.

Pollen estis prezidanto de Brita E-Asocio kaj dum longa tempo loĝis en Barato.

Poncet organizis karavanon de UEA al UK.

Privat tre juna faris E-propagandan vojaĝon al Usono.


(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)


Rollet de l'isle verkis la libron "Provo de Marista Terminaro" kaj estis inĝeniero en la franca maristaro.

Rosenstock estis advokato kaj sekretario de la LKK por la 8-a UK.

Rousseau estis farmaciisto.

Saussure elpensis la sistemon de spesmilo, internacia monunuo, kaj verkis pri la teorio de vortfarado de Esperanto.


(Alklaku la bildojn por pli grandaj versioj)


Schmid organizis la 9-an UK en Berno. Vestita kiel urso pro la urbaj blazono kaj simbolo. La pendumita koboldo reprezentas Idon.

Van der Biest estis okulisto kaj sekretario de la LKK por la 7-a UK.

Van der Biest-Andelhof estis prezidanto de la LKK por la 7-a UK kaj forte reagis al Ido en la belga E-movado.

Van Schoor estis farmaciisto kaj vicprezidanto de la LKK por la 7-a UK.