Karikaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karikaturo de Charles Darwin, el la brita revuo The Hornet, 1871.

Karikaturo estas arta prezentaĵo de iu (aŭ io), kiu en humura formo prezentas certajn aspektojn en troigita aŭ alegoria formo. La vorto devenas de la itala vorto caricare = (tro)ŝarĝi. Tre ofte karikaturo havas la formon de desegnaĵo; multaj ĵurnaloj regule komentas aktualaĵojn en formo de desegnita karikaturo.

Laŭ Francisko Azorín, karikaturo estas bildo ridindiganta ion aŭ iun, per komikaj trajtoj, groteska troigo.[1] Li indikas etimologion el la latina caricare kaj aldonas formojn karikaturi (= fari karikaturon), karikaturisto kaj karikaturigi.[2]

Soci-Politikaj Aspektoj[redakti | redakti fonton]

Politika bildstrio estas politika satira ilustraĵo, kiu esprimas opinion pri aktualaĵoj per vidaj bildoj, simboloj kaj motivoj, grafika ĵonglado, desegnado de politikistoj kaj publikaj personoj en ridinda maniero, kaj eĉ per dialogoj kaj komikaj balonoj. La temo de la unuaj bildstrioj je la 15-a jarcento kutime estas pri reĝojn kaj la eklezion. En la moderna epoko, plej multaj gazetoj ĉirkaŭ la mondo havas ĉiutagan bildstrion, desegnitan de regula karikaturisto, aŭ kelkaj karikaturistoj, ĉiu laŭvice.

De la fino de la 18-a jarcento la bildstrio komencis esti uzata kiel ilo por kritiki homojn aŭ fenomenojn [1]. Kritiko pri ĝi estas ĝenerale konsiderata legitima formo de sinesprimlibereco.

Grava ŝtormo furiozis en la islama mondo kaj multaj en februaro 2006 post bildstrioj de Mohamedo, publikigitaj en dana ĵurnalo, kiun multaj islamanoj vidis kiel netolerebla malobservo de sia religio. Dum multaj jaroj estas la kutimo en la islama mondo eldoni tre evidentajn antisemitajn bildstriojn, kiel parto de la israela-araba konflikto, kaj ĉi tio estas akceptita de legantoj de gazetoj tie kiel natura kaj taŭga ago. [3]

Famaj karikaturistoj[redakti | redakti fonton]

Karikaturo en E-a movado[redakti | redakti fonton]

Karikaturo. La unuaj karikaturoj pri E aperis en la antaŭmilitaj gazetoj humoraj (La Spritulo k. a.). Antaŭ la kongreso en 1914. Paris la LKK eldonis serion da poŝtkartoj kun karikaturoj pri la plej bone konataj francaj kaj aliaj E-istoj. La antaŭmilita karikaturprovizo per tio estas finita, krom kelkaj poŝtkartoj. Postmilite ankaŭ manke de ilustrita gazeto kun multaj abonantoj ĉi tiu arto ne povis evolui kaj restis same malofta, kiel antaŭmilite. Post l933 la apero de la Pirato ebligas iufojan aperon de iuj karikaturoj, en Literatura Mondo aperas kelkfoje kaj ankaŭ aliaj E-gazetoj presigas en la kongresa tempo iujn fotojn aŭ desegnojn, iel rilatajn al la karikaturo. Gravan nombron de tiaj desegnoj ni trovas en la verko "El la verda biblio" de I. Lejzerowicz. Inter la bonaj malmultaj karikaturistoj E-istaj ni povas nomi R. Laval (Paris), S. Bartha (Budapest).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Redoulez, Marcelo (2019). Esprimlibero per presdesegnoj. En: Sennacieca Revuo 147, 4-17.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106.
  2. Azorín, samloke.