Karikkoselkä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karikkoselkä
La lago kun la kolizia kratero en griza koloro
La lago kun la kolizia kratero en griza koloro
impact crater lake
Situo Petäjävesi, Finnlando
Speco de la lago lago en frapkratero
Landoj de la baseno Finnlando
Datenoj
Koordinatoj 62° 13′ 15″ N, 25° 14′ 45″ O (mapo)62.22083333333325.245833333333111.1Koordinatoj: 62° 13′ 15″ N, 25° 14′ 45″ O (mapo)
Karikkoselkä (Finnlando)
Karikkoselkä (Finnlando)
DEC
Karikkoselkä
Karikkoselkä
Map
Karikkoselkä
Supermara alteco 111,1 m
Maksimuma profundo 26,59 m[1]
vdr

Karikkoselkä estas ronda lagoparto formita de meteorita frapo antaŭ ĉirkaŭ 250–450 milionoj da jaroj. La lago situas en komunumo Petäjävesi, Finnlando, ĉirkaŭ 25 kilometrojn okcidente de la urbo Jyväskylä. Ĝi ampleksas ĉirkaŭ 2,5 kvadratajn kilometrojn kaj estas 26 metrojn profunda.

Okcidente de Karikkoselkä, je ĉirkaŭ 30-kilometra distanco, situas alia, multe pli aĝa frapkratero Keurusselkä. La plejmulto de lagoj en la regiono estas longaj en direkto sudoriento-nordokcidento, ĉar tialinie moviĝis la glaciegoj de la lasta glacia epoko, sed Karikkoselkä estas rondforma.

Karikkoselkä estas la plej malgranda el la konataj frapkrateroj en Finnlando. Ĝia diametro estas 1,4 km kaj profundo 150 m, sed la fundon kovras pli ol 100-metra tavolo de sedimento, kaj tial la lago estas malpli profunda ol la kratero. La naskiĝmaniero de la lago estis konjektebla jam el ĝia formo kaj el ĉirkaŭ-lagaj indikoj pri frakas-konusoj, kiujn kaŭzis la ekstrema premo de meteorŝtona kolizio. Ankaŭ mezuradoj de magneta kampo montris anomaliojn ĉe la lago. La konjektojn certigis boradoj en la lagofundo, kaj en 1996 oni konfirmis, ke temas pri la sepa meteorfrapa kratero trovita en la lando.[2]

Bildo pri Karikkoselkä de Landsat 7


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Järviwiki – Jämsänvesi – Petäjävesi (14.531.1.001)
  2. . Frapstrukturo Karikkoselkä, angle. Alirita 2006-05-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]