Karin Thilander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karin Thilander
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1866 (1866-09-04)
en Adolf Fredriks parish
Morto 13-an de oktobro 1927 (1927-10-13) (61-jaraĝa)
en paroĥo Danderyd
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Gustaf Emil Höjer
Edz(in)o Harald Thilander
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Karin THILANDER (naskiĝis kiel Karin HÖJER la 4-an de septembro 1866 en Stockholm, mortis la 13-an de oktobro 1927) estis sveda esperantisto, orgenisto kaj muzikinstruisto. Ŝi blindiĝis en la unuaj jaroj de sia vivo. Jam post 1900 ŝi vigle partoprenis la Esperanto-propagandon inter blinduloj. Ŝia bofrato, ĉefpastro en suda Svedio, venis por edzinigi ŝin je la 16-a de junio 1919 al Harald Thilander, kiun ŝi tiam jam dum preskaŭ du jardekoj helpis en lia Esperanto-laboro.