Hikorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karjo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hikorio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Juglandacoj Juglandaceae
Genro: Carya
Nutt.
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
maturiĝintaj, defalontaj hikorio-nuksoj

HikorioKarjo (Carya) estas genro en familio de juglandacoj (Juglandaceae), kun ĉirkaŭ 18 falfoliaj specioj, gravaj por la industrio kaj kiel fruktodonaj arboj.

Ĉ. 15 hikorio-specioj kreskas en orienta parto de Norda Ameriko, dum 3 specioj en Orienta Azio. Laŭ prarestaĵoj, la specioj kreskis eĉ sur okcidenta parto de norda Ameriko, Grenlando, Islando kaj Eŭropo.

La hikorioj havas longan pivotradikon, altas ĝis ĉirkaŭ 30 m. La folioj estas kunmetitaj el 3–17 folietoj; folietoj de kelkaj specioj iĝas aŭtune brilflava. La floroj estas unuseksaj (senpetala stamena (amento) kaj pistila), kiuj floras sur la sama arbo, sed en apartaj infloreskoj. La stamenaj floroj formas amenton, la fruktofloroj formas finsituajn grapolojn el 2–10 floroj. La frukto estas ovoforma nukso, kiu estas kovrita per karneca ŝelo kiu disfalas je 4 pecoj dum maturiĝo.

Hikorioj kun manĝebla kerno:

  • blanka hikorio (C. ovata)
  • reĝa hikorio (C. laciniosa)
  • lanuga hikorio (C. tomentosa)
  • pekano (C. illinoensis) estas ekonomie la plej valora specio, kiu havas bongustan kernon kaj helan lignon.

Hikorioj kun nemanĝebla kerno (amaraj pro tanacido en la ŝelo)

  • amara hikorio (C. cordiformis)
  • akva hikorio (C. aquatica)

Pluaj specioj havas ja manĝeblan kernon, sed la kerno estas tro malgranda por ke ĝi havu ekonomian valoron.

Oni uzas lignon de multaj specioj por diversaj celoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]