Karl-Heinz Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl-Heinz HOFFMANN (naskiĝis en 1919; mortis en 1999) estis germana esperantisto kaj delegito de UEA en Hamburgo pri blindulaj aferoj. Li aktivis en la germana sekcio de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj redaktis la sekcian organon Blinda Esperantisto. Li membris en la LKK de la Hamburga UK 1974.