Karl-Hermann Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl-Hermann SIMON (naskiĝis la 30-an de septembro 1930 en Erfurt; mortis la 28-an de marto 2011 en Eberswalde)) estis germana forst-sciencisto kaj Esperanto-terminaristo kaj -terminologo.

Simon magistriĝis en la Forstmastrumada Fakultato en Eberswalde kaj tie doktoriĝis en 1959. Ekde 1978 li esperantiĝis kaj en 1981 komencis formi fakgrupon sub la nomo "Internacia Forstista Rondo Esperantlingva"[1]. Ĝia ĉefa tasko estis laboro pri la plurlingva forsta terminaro Lexicon Silvestre, kiu aperis inter 1997 kaj 2000 (komparu la artikolon "Esperanto-germana vortaro") sub redakto de Simon. Li prezidis la subtenan asocion Förderverein "Lexicon silvestre" e.V. ĉe la ŝtata altlernejo pri forsto-scienco en Eberswalde (Brandenburgio). Krome li multe verkis kaj prelegis en Esperanto pri sia fako kaj pri terminologio, i.a. en Scienca Revuo, Esperanto (UEA), en Forstista Informilo kaj aliaj periodaĵoj, krome en la unua simpozio de la Akademio de Esperanto, kiu okazis en Prago en julio 1994.

Simon estis docento de AIS San-Marino.

Bibliografio

  • esperante Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V. , Eberswalde, 84 p. ISBN 3-931-262-8-01
  • esperante germane pole Panke, Stefan (ed.) 2009 : Lexicon Silvestre. Prima Pars (Esperanto-Deutsch-Polski). Vortaro de forsta fako. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 362 pp., ISBN 978-3-931262-66-2
  • germane esperante Simon, Karl-Hermann 2010 : Lexicon silvestre. Beiträge zum multilingualen Wörterbuch des Forstwesens. Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako. Herausgegeben von/Redaktita de Detlev Blanke & Stefan Panka. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 183 pp., ISBN 978-3-931262-68-6

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Biografieto. En: Chrdle, Petr (red.). La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto. Dobrichovice: KAVA-PECH 1995, p. 99. ISBN 80-85853-08-6