Karl (Burgenlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl

Karl, kroate Karlin, hungare Répcekároly [rEpcekAroj] estas vilaĝeto en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Draßmarkt.

Bazaj informoj

Situo

Karl situas en valo. Oberpullendorf troviĝas je 15 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1279. Tiam la kampoj apartenis al fortikaĵo Lánzsér. En 1831 pro ĥolero mortis kelkaj vilaĝanoj. En 1910 vivis en Répcekároly 349 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Karl aliĝis al Draßmarkt en 1971.

Vidindaĵoj