Karl Adolf Fuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl Adolf Fuss (fus), Fusz estis saksa zoologo (entomologo), instruisto, pastro en Transilvanio naskita en Sibio la 23-an de oktobro 1817 kaj mortinta en Szászújfalu la 1-an de julio 1874. Li estas pli juna frato de botanikisto Michael Fuss.

Kariero

Karl Adolf Fuss studis teologion kaj natursciencojn en Berlino. Li revenis en 1837 Sibion kaj apud sia pli aĝa frato plue priokupiĝis natursciencojn. De 1846 li laboris en la Biblioteko Bruckenthal, samtempe li estis instruisto pri fiziko de la gimnazio de Sibio. En 1866 li estis pastro en Holcmány, poste en Sibio. Li studis precipe la insektmondon de Transilvanio. Kune kun kelkaj siaj amikoj li fondis en 1849 la unuiĝon Siebenbürger Verein für Naturwissenschaften, kies li estis dum pluraj jaroj sekretario, poste ĝia prezidanto.

Verkoj

  • Die Käfer Siebenbürgens (Nagyszeben, 1857–58).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon