Karl Barthel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Barthel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
Morto 10-an de februaro 1960 (1960-02-10) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Karl BARTHELCarl BARTHEL (naskiĝis ĉ. 1875; mortis la 10-an de februaro 1960)[1] estis germana esperantisto. Li loĝis en Frankfurto ĉe Majno. En 1906 li estis vicprezidanto de la tiea Esperanto-grupo[2]. En 1950 dum la Germana Esperanto-Kongreso en Majenco li estis nomumita honora membro de Germana Esperanto-Asocio.[3] Krome li estis honora prezidanto de la Esperanto-Societo en Frankfurto[1]. En la frankfurta kvartalo Sachsenhausen strato (Carl-Barthel-Weg, 60598 Frankfurt am Main) estas nomata laŭ li, proksime de pliaj stratoj nomataj laŭ Esperanto mem kaj laŭ Ludoviko Zamenhofo.

Framasono[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis 1905 en Boulogne-sur-Mer la fondon de "Esperanto Framasona", kies prezidanto estis angla Kolonelo Pollen, kiu estis reĝanto de la brita kolonio en Hindio. 1923 li estis elektita sekretario de la "Universala Framasona Ligo" (UFL), kies prezidanto iĝis la sviso Friedrich Uhlmann

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1960: [Mortis Carl Barthel, Frankfurt/Main je 1960-02-10; nekrologo en] Esperanto 53-a jaro 1960, n-ro 4, p. 76.
  • 1958: [Artikolo okaze de la 83-a naskiĝdat-reveno]. En Germana Esperanto-Revuo 1958, p. 76.
  • 1957: Barthel, Carl. [Parolas la Legantaro]. En: Oomoto 19-a jaro 1957, n-ro 205-206, p. 126-127 (kun foto de ges-roj Zamenhof kaj Barthel en Frankfurt/M. en 1907. Pri la kontaktoj de Barthel al Zamenhof kaj la eventoj en la Esperanto-Grupo de Frankfurt).
  • 1913: Informoj de C. Barthel pri framasonaj aferoj en Germana Esperantisto p. 13

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://mitglied.lycos.de/Genealogie_Pabst/EspBiographien/EspBiogr/Barthel.htm[rompita ligilo]
  2. Fritz Schuck: Albumo de konataj esperantistoj, Braunschweig 1906, paĝo 37.
  3. Raporto pri la Pentekosta Kongreso en Mainz. En: La Ponto 7–8/1950, p. 75.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]