Karl Benz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl Friedrich Benz [karl FRIdriŝ benc] (naskiĝis la 25-an de novembro, 1844, mortis la 4-an de aprilo, 1929) estis germana inĝeniero kaj pioniro de la aŭtomobilindustrio.

Karl Benz naskiĝis en Karlsruhe. Kiel 15-jarulo li trapasis la akcepto-ekzamenon en la teknika universitato de Karlsruhe. Kvar jarojn poste li sucese finis sian studadon, kaj en 1871 li fondis sian unuan firmaon. En la jaro 1872 li edziĝis al Bertha Ringer.

En 1878 Karl Benz evoluigis dutaktan eksplodmotoron kaj poste kvartaktan motoron, kaj en 1883 li fondis fabrikon por gasmotoroj Benz & Cie. Rheinische Gasmotorenfabrik Mannheim. Li inventis plurajn erojn por aŭtomobilo, ekz. sparkilojn, la kluĉilon, la karburilon kaj la rapidumŝanĝilon. La unuan aŭtomobilon li konstruis en la jaro 1885. Ĝi estis tri-rada veturilo kun eksplodmotoro kaj elektra sparkado. En 1886 Karl Benz patentigis sian inventon, sed komence li rikoltis pro sia "ĉaro sen ĉevaloj" nenion krom mokojn.

Malgraŭ ĉio li daŭre plibonigis siajn inventojn kaj en la jaro 1889 liaj modeloj estis montrataj en la Pariza Tutmonda Ekspozicio.

En 1929 lia entrepreno Benz & Cie. unuiĝis kun Daimler Motorengesellschaft al la akcia kompanio Daimler-Benz AG. La 4-an de aprilo 1929 Karl Benz mortis en Ladenburg ĉe Mannheim.

Vidu ankaŭ



Eksteraj ligiloj

greke Automuseum Dr. Carl Benz, Ladenburg/Germany greke Bertha Benz Memorial Route