Karl Brjulov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Brjulov
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1799 (1799-12-12)
en Sankt-Peterburgo
Morto 11-an de junio 1852 (1852-06-11) (52-jaraĝa)
en Manziana
Tombo Tombejo nekatolika (Romo)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Patro Paul Bruleau
Edz(in)o Emilie Timm
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto • grafikartisto
Verkoj La Lasta Tago de Pompejo
vdr
memportreto, 1823
La lasta tago de Pompejo 1833

Karl Pavloviĉ BRJULOV (ruse Карл Павлович Брюллов) naskiĝis la 23-an de decembro 1799 en Sankt Peterburgo, Rusia Imperio, mortis la 23-an de junio 1852 en Manziana, Italio. Li estis eminenta rusia (francdevena) pentristo.

Patro Paŭlo Ivanoviĉ Brulleau (17601833) estis akademiano pri pentrarto kaj skulpturo famiĝinta ĉefe pro siaj miniaturaĵoj. Li havis tri filojn. Teodoron naskis lia unua edzino, Aleksandron kaj Karlon naskis lia dua edzino. Ili poste iĝis same akademianoj de la Rusia Akademio de Belartoj.

En 1809 kiel adolesko Karl venis la Akademion, kie li studis pentrarton ĉe profesoro Andrej Ivanov. En 1821 li sukcese finis ĝin kaj meritis la Oran medalon. Ankaŭ ĝi rajtigis al li vojaĝon en Italion senpage por praktiki tie.

Dum dekdu jaroj (18231835) Karl laboris en diversaj lokoj de la lando. Ekde 1830 ĝis 1833 li pentris sian bildon “La lasta tago de Pompejo , kiu estas lia plej fama verkaĵo (ĝi estas videbla en la Rusa Muzeo en Sankt Peterburgo). La urbon detruis vulkano Vezuvio en 79 p.K.

Li faris plurajn pentraĵojn, sed lia kormalsano obstrukcis lian laboron. En 18491850 li kuracis sin en Madejro, kie aperis kelkaj liaj bildoj. En 1850 li revenis en Italion.

Karl Brjulov mortis en urbeto Manziana situanta proksime de Romo la 23-an de junio 1852.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]