Karl Fabritius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karl Fabricius)
Karl Fabritius
Persona informo
vdr

Karl Fabritius estis saksa historiisto, evangelia pastro en Transilvanio, ano korespondanta de MTA (1872) naskita en Segesvár la 28-an de oktobro 1826 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de februaro 1881.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Fabritius finis teologion en Lepsiko (1849). Li laboris unue en la redakcio de Pressburger Deutsche Zeitung de Pozsony, poste je la fino de 1850 li estis instruisto de la gimnazio de Segesvár. En 1855 oni elektis lin pastro. En 1868 li iĝis pastro en Apold. De 1866 ĝis 1878 li estis landkunvena deputito, gvidisto de hungaramika grupo de junaj saksuloj. La saksa konsistorio kritis lin, eĉ atakis, pro tio li abdikis de sia posteno de pastro en 1879. Li eldonis la kronikon de Ŝegeŝvaro de Georg Kraus. Liaj pluraj verkoj restis en manuskripto (Die Geschichte des Jesuiten Ordens in Siebenbürgens ktp.). Li publikis plurajn artikolojn en la revuoj Archiv des Vereins für Siebenbürgische Landeskunde (1853–1879), Századok, Történelmi Tár ktp.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Prozess des Schässburger Bürgermeisters Johann Schuller von Rosenthal (Wien, 1852);
  • Pemfflinger Márk szász gróf élete… (Bp., 1875);
  • Erdélynek Honter János által készített térképe 1532-ből (Akad. ért. a tört. tud. köréből, Bp., 1878)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon